János Gerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Gerle
János Gerle en 2006
János Gerle en 2006
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1947 (1947-03-12)
en Budapeŝto
Morto 4-an de decembro 2012 (2012-12-04) (65-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Gerle
Okupo
Okupo arkitektohistoriisto
vdr

János Gerle [jAnoŝ] (Budapeŝto, la 12-an de marto 1947Budapeŝto, la 4-an de decembro 2012),[1] laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerle János, estis hungara arkitekto, arkitekturhistoriisto. Lia konata edzino estis Éva Gerle.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gerle akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1974, poste li eklaboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj oficejoj. Li ankaŭ finstudis la arkitekturan majstran kurson. En 1980 li senposteniĝis kaj okupiĝis pri arkitekturhistorio. Inter 1986 kaj 1993 li partoprenis en esplorprogramo de UNESCO. Li edziĝis trifoje kaj havis 5 gefilojn. Li ricevis 2 premiojn en 1997 kaj 2012.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Építészeti tendenciák Magyarországon, 1968-1981. Kiállítás a Fővárosi Tanács Óbuda Galériájában. 1982. január 18-február 28. (1982)
  • A századforduló magyar építészete (kunaŭtoro, 1990)
  • Századforduló (1992, ankaŭ angle, france, germane, japane)
  • Frigyes Feszl (2004)
  • Art nouveau in Hungarian architecture for connoisseurs (2013)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerle János | Library OPAC. Opac-nevter.pim.hu. Alirita 2023-05-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]