Saltu al enhavo

Jérôme Boateng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérôme Boateng
Persona informo
Naskonomo Jérôme Agyenim Boateng
Naskiĝo 3-an de septembro 1988 (1988-09-03) (35-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Kevin-Prince Boateng kaj George Boateng (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Kasia Lenhardt (–2020) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.jboateng.com
vdr

Jérôme BOATENG (naskiĝis la  3-an de septembro 1988(nun 1988-09-03) en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 li havis la ĉemizan numeron "17".

la futbalisto en 2009