Jan Karásek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Karásek
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1764 (1764-09-10)
en Smíchov
Morto 14-an de septembro 1809 (1809-09-14) (45-jaraĝa)
en Dresdeno
Okupo
Okupo rabisto • lignaĵistobuĉisto
vdr
Turo en Bautzen, kie Karásek estis malliberigita inter la jaroj 1800–1803

Jan Nepomuk Karásek (10-an de septembro 1764 Smíchov[1], hodiaŭ Prago14-an de septembro 1809, Dresdeno) estis estro de rabista grupo, aganta en dislimejo de Bohemio kaj Luzacio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Seifhennersdorf

Lia patro estis lignaĵisto kaj li mem apud la lignaĵista metio finlernis ankoraŭ al buĉista metio. Poste, kiam li estis pro eraro kaptita kiel dizertinto kaj envicigita en aŭstria armeo, fuĝis dum la unua okazo malantaŭ ĉeĥa limo. Ĉi tie li ekloĝis kaj dediĉis sin al lignaĵista metio, kiun li iom post iom pliriĉigis je entreprenado rabista.

Li estis kaptita en la jaro 1800 aj kondamnita al ĝismorta malliberigo. Post provo fuĝi li estis alforĝita per fera ringego al sia lito, dum tiuj ĉi teruraj kondiĉoj li baldaŭ mortis pro sekvoj de malliberigado.

En buŝa dono de loĝantoj de Supra Luzacio kaj Ŝluknova terlango li fariĝis nobla rabisto, kiu prenis al riĉuloj kaj donis al malriĉuloj, li kondutis amike al infanoj kaj eĉ laŭ mito li punis ŝtelistojn, kiuj en foiro priŝtelis simplajn homojn.

En Seifhennersdorf ekzistas hodiaŭ Muzeo de Karásek.

Repuŝo en literaturo[redakti | redakti fonton]

En Germanio, kie li estas konata kiel Johannes Karraseck aŭ Karasek, estis skribita pri li kelke da romanoj. Mencias lin ankaŭ Egon Ervín Kisch en sia verko Pražský pitaval.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]