Saltu al enhavo

Jean d'Estrées la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean d'Estrées la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1624 (1624-01-01)
en Soloturno
Morto 19-an de majo 1707 (1707-05-19) (83-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro François Annibal d'Estrées (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marie de Béthune (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj César d'Estrées (en) Traduki, François Annibal II d'Estrées (en) Traduki kaj Christine of Estrées (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marie-Marguerite Morin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Victor-Marie d'Estrées (en) Traduki, Jean d'Estrées (en) Traduki, Marie Anne Catherine d'Estrées (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aristokrato
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jean D'ESTRÉES la 2-a (naskiĝis en 1624 en Soloturno (Svisio) - mortis en 1707 en Parizo) estis grava franca militestro, ŝipestro kaj marŝalo de la reĝado de Ludoviko la 14-a.

Li devenis de familio el Pikardio kaj estis la nevo de Gabrielle d'Estrées, unu el la preferitaj amantinoj de Henriko la 4-a. Jean, samkiel sia patro, tre frue fariĝis militisto. Li batalis flanke de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé apud Lens (Pas-de-Calais), kaj flanke de Turenne en Loreno ekde 1652 ĝis 1653. Li estis kaptita en Valenciennes en 1656.

Pliposte, li firme subtenis la reĝan familion dum la Frondo, sed malamikiĝis kun Louvois dum la milito de Devolucio. Pro konsilo de lia amiko Jean-Baptiste Colbert, li forlasis armeon kaj eniris la francan ŝiparon en 1668. Pro lia nobela deveno, li rapide promociiĝis en la ŝiparo, ĝis la rango de marŝalo, kvankam li estis laŭ ĉiuj ne tre amikema. Inter liaj venkoj, oni povas mencii la rekapton de Franca Gujano el la Nederlandoj en 1677.