Ĝermolisto de meksikaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A[redakti | redakti fonton]
Eduardo Sebastián Alarcón Hernández[redakti | redakti fonton]
Eduardo Sebastián Alarcón Hernández estas meksika studento pri kemio kaj esperantisto. En 2014 li ricevis la 2-an lokon inter ĉiuj meksikanoj partoprenintaj en internacia konkurso pri la ĉina lingvo.
- hispana raporto pri lia partopreno en la konkurso pri la ĉina lingvo en 2014 Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
C[redakti | redakti fonton]
Jesús Nájera Castaneira[redakti | redakti fonton]
Jesús Nájera CASTANEIRA estis meksika esperantisto kaj entreprenisto, tre bona varbisto de la lingvo internacia kaj kunfondinto de la Meksika Esperanto-Junularo.
Alberto Gómez Cruz[redakti | redakti fonton]
Alberto Gómez Cruz estis esperantisto en Meksiko en la komenco de 20-a jarcento. Li fondis en 1907 la grupon "Harmonio" en Guadalajara.
Verko:
- Rudimentos de Esperanto. Tip. de la Gaceta de Guadalajara, Guadalajara, 1909?, 82pĝ.
G[redakti | redakti fonton]
Victor Manuel González[redakti | redakti fonton]
D-ro Victor Manuel GONZÁLEZ (naskiĝis en 1907, mortis 1989 en Monterrey, Meksiko), kie li estis UEA-delegito, fakdelegito pri pediatrio kaj konata Esperanta radio-amatoro.
M[redakti | redakti fonton]
Pedro Magaña Erosa[redakti | redakti fonton]
Pedro MAGAÑA EROSA (1901- 1995), maja-devena infankuracisto, dumviva membro, fakdelegito pri medicino kaj radio-amatorismo dum 33 jaroj, Cseh-instruanto, mortis la 10-an de oktobro en Chihuahua (Meksiko).
Ana Lorenza Macías Montes[redakti | redakti fonton]
Ana Lorenza Macías Montes estas juna (deknaŭaĝa, 2010) meksika esperantistino, kiu loĝas en urbo Aguaskalientes, centra parto de Mekŝiko. Ŝi estas ano de Meksika Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo.
N[redakti | redakti fonton]
Alicia L. Nohl[redakti | redakti fonton]
Alicia L. Nohl (?, 1916) estis esperantistino el Tacubaya, agema ĉefe en la propagandado de la internacia lingvo inter la blinduloj.
V[redakti | redakti fonton]
Abraham Vega Acosta[redakti | redakti fonton]
Abraham VEGA ACOSTA (naskiĝis en 1902, mortis la 19-an de novembro 2003 en San Pedro de los Pinos) estis meksika esperantisto. Li estis membro de 1978 kaj malavara favoranto de la meksika Esperanto-movado.
W[redakti | redakti fonton]
X[redakti | redakti fonton]
Y[redakti | redakti fonton]
Z[redakti | redakti fonton]
Francisco Herrera Zambrano estis unu el la pioniroj de Esperanto-movado en Meksikio en la komenco de 20-a jarcento. Mortis en 1911.