Jethro Tull (agrikulturisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jethro Tull.

Jethro TULL (167421a de februaro 1741 laŭ gregoria kalendaro) estis angla agrikultura pioniro el Berkshire kiu helpis la disvastigon de la Brita Agrikultura Revolucio. Li perfektigis ĉevaltiritan semomaŝinon en 1701 kiu malmultekoste enmetis la semojn en klare lokitaj strioj. Li poste disvolvigis ĉevaltiritan rastron. La metodoj de Tull estis adoptitaj de multaj grandaj terposedantoj kaj helpis havigi la bazon por moderna agrikulturo.

La muzikbando de la 1970aj jaroj de progresiva roko nome Jethro Tull nomiĝis laŭ li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]