Jolán Babus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jolán Babus
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1917(nun 1917-10-14)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 5-an de majo 1967
en  Hungario Szekszárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo instruistoetnografo
vdr

Jolán Babus [babuŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babus Jolán estis hungara instruisto, etnografo.

Jolán Babus[1] naskiĝis la  14-an de oktobro 1917(nun 1917-10-14) en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 5-an de majo 1967 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post Traktato de Trianon la familio Babus translokiĝis al Lónya. Jolán Babus maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1936, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1941. Post la diplomo ŝi havis statuson en lernejo aŭ en etnografia muzeo. Inter 1947–1952 ŝi instruis en bazlernejo de Lónya, poste en gimnazio de Vásárosnamény, pli poste inter 1957–1961 en biblioteko en la sama urbo, dum ŝi daŭre okupiĝis pri etnografiaj esploroj. Inter 1961–1967 ŝi estis muzeologo en Szekszárd. Ŝi ricevis premion en 1964.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nádvágás és tetőfedés a Bereg megyei Lónyán (1954)
  • Kender- és lenmunkák a Bereg megyei Lónyán (1957)
  • Adalékok a lónyai aratáshoz (1960)
  • Néprajzi tanulmányok a beregi Tiszahátról (1976)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Vásárosnamény (1995)[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]