Saltu al enhavo

José Rodríguez Huertas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Rodríguez Huertas
Persona informo
Lingvoj EsperantohispanaVolapuko
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

José Rodríguez Huertas estis unu el la pioniroj de Esperanto en Hispanio. Rodríguez Huertas lernis Esperanton jam en 1889, li estis antaŭe volapukisto, prezidanto de volapuk-klubo de Malaga. Li publikigis 1890 la unuan manlibron de Esperanto por hispanoj kaj ankaŭ fondis la unuan Esperanto-klubon en Hispanio. Li influis por ke 1896 oni nomis ŝipon per nomo "Esperanto", la unua ZEO en la mondo.

Omaĝe al li, en hispana Esperanto-movado oferas la premion José Rodríguez Huertas.

Universala lingvo[redakti | redakti fonton]

Pro malfacilecoj de Volapuko, Huertas, en 1886 antaŭ unu jaro de la apero de Esperanto, proponis projekton de "universala lingvo".

Reformismo[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj el unuaj esperantisto, Huerta proponis ŝanĝetojn en Esperanta alfabeto, ĉefe la enkondukon de Y por anstataŭigi J, sekve Ĵ estus anstataŭigita per J.Li proponis tute forigi la literon Ŭ, anstataŭigita per simpla U. Li proponis anstataŭigi la grupoj KV kaj GV per KU kaj GU, laŭ latinida prononco. Li ankaŭ proponis la forigon de akuzativon kaj ŝanĝoj en artikolo. Li proponis uzi le, une por virnomoj kaj iliaj oficoj kaj bestoj; la, una, por virinnomoj kaj iliaj oficoj kaj bestinoj; kaj fine, lo, uno, por ajoj; respektive, la pluraloj estus ley, uney, lay, unay, loy, unoy. Do, ekzemple le ĉevalo, la ĉevalo (ĉar nun oni ne bezonas ŝanĝi nomon, ĉar ĝenron indikas la artikolo), ley ĉevaloy, lay ĉevaloy. Tiuj proponoj estis oficiale refuzitaj en 1896 de Zamenhof per la revuo Lingvo Internacia.[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Grammaire élémentaire de la langue universelle, 1886.
  • Gramática, Ejercicios y Diccionario de la Linguo Internacia del Doctor Esperanto. Ed. Cerbán, Málaga 1890.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boletín n279 (apr 1987)