Kálmán Tőry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán TŐRY [tOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tőry Kálmán estis hungara hidrologo. Lia origina familia nomo estis Tögl.

Kálmán Tőry [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1891 en Budatétény (nuntempa urboparto de Budapeŝto). Li mortis la 17-an de aprilo 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Tőry akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1914, poste li laboris en hidrologia oficejo. En 1923 li revenis al la universitato kiel lektoro de Sándor Rohringer. En 1926 li estis ĉefinĝeniero (baldaŭ oficejestro) de hidrologia oficejo en Győr. En la jaro 1939 li havis postenon en la agrikultura ministerio, poste li estis ĉefo de hidrologia instituto. Li okupiĝis jardekojn pri la Danubo. En 1961 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Duna és szabályozása (1972)
  • Az Al-Duna szabályozása (1972)
  • A Körösök szabályozása - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.