Külzbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Külzbach
la rojo Külzbach en Neuerkirch
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Rivera reto Rejno
Longeco 13,8 km [1]
Fluo
Fonto okcidente de Hundheim
- Alteco super marnivelo 473 m [2]
Enfluejo apud Simmern/Hunsrück en la rivereton Simmerbach
- Alteco 323 m [2]
Geografio
Trairataj urbetoj Simmern/Hunsrück
vdr

La rojo Külzbach estas apenaŭ 14 km longa dekstra flankrivero de la rivereto Simmerbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fluas de nordo suden.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas en alteco de ĉ. 500 m en la mezmontaro Hunsrück kaj estiĝas per la kunfluo de du fontrojoj, kiu defluas de la nur kelkajn kilometrojn fora akvodislimo inter Kastellaun kaj Bell .

La rojo trafluas larĝan valon kie situas la vilaĝoj Alterkülz, Neuerkirch, Külz, Keidelheim kaj Kümbdchen. Post ĉ. 12 km ĝi enfluas en la rivereton Simmerbach apud Simmern.

Flaŭo kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Külzbach apud Alterkülz

La Külzbach trafluas valaj herbejoj, kiuj estas nur agrikulture utiligate ekstenzive. Ĉe la bordo staras precipe salikoj kaj alnoj. Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj en la valo

akvorado ĉe Külzbach en Neuerkirch

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland-Pfalz
  2. 2,0 2,1 Topografische Karte 1:25.000