Kalvinana preĝejo (Kiskunmajsa)
Kalvinana preĝejo de Kiskunmajsa | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kiskunmajsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Konsekrinto | Lóránt Hegedűs |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kiskunmajsa (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 19-a jarcento nur sporade vivis kalvinanoj en Kiskunmajsa. Komence de la sekvanta jarcento pastoro komencis organizi siajn anojn. La unua kalvinana diservo okazis loke en preĝdomo en 1926. La konstruado de la kirko komenciĝis en 1993.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola kaj ties strukturo estas komplika. La fasado estas simetria, meze la enireja pordo estas, kiu kompletiĝas kun larĝaj fenestroj ambaŭflanke. Super la enirejo en la tegmento estas tre granda mansarda fenestro. Malantaŭ la tegmento la turo estas videbla. Interne la sidejoj estas seĝoj anstataŭ benkoj.