Kalvinana preĝejo (Vásárosnamény)
Kalvinana preĝejo de Vásárosnamény | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Vásárosnamény (iam en Namény)
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vásárosnamény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 500 sidlokoj, 200 starlokoj |
Longo | 28 m |
Larĝo | 17 m |
Alto | 38 m (turo); 18 m (navo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Vásárosnamény, Szabadság tér |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1991) en urbo Vásárosnamény (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la iama Namény kapelo konstruiĝis en la 13-a aŭ 14-a jarcento. La kalvinana grupo estis fondita en 1540, la preĝejo konstruiĝis en 1610. Denove oni konstruis kalvinanan kirkon en 1798, al kiu la ligna turo estis alkonstruita en 1828, sed ĝi ŝanĝiĝis al ŝtona turo en 1833. La tuta kirko estis malkonstruita kaj pli nova konstruita en 1937. Tamen kelkaj eroj el la malnovaj preĝejoj trovis lokon en la plej nova. La orgeno estis kreita ĝuste tiam en 1937.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en placo kune kun iamaj (?) paroĥo kaj lernejo. La kvadrata turo reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. Sub la navo estas 14 tomboj de familio Lónyay.