Kartuzio de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartuzio de Erfurto
kristana preĝejoKartuziomonaĥejo • religia komunumo
Koordinatoj50° 58′ 11″ N, 11° 1′ 37″ O (mapo)50.969711.0269Koordinatoj: 50° 58′ 11″ N, 11° 1′ 37″ O (mapo)

Estiĝo1372

Kartuzio de Erfurto (Turingio)
Kartuzio de Erfurto (Turingio)
DEC
Kartuzio de Erfurto
Kartuzio de Erfurto

Map
Kartuzio de Erfurto
Vikimedia Komunejo:  Kartause Erfurt [+]
vdr

La Kartuzio de la Sankta Savinto (latine: Domus montis Sancti Salvatoris, germane: Kartäuserkloster St. Salvatorberg) estas malnova kartuzio sude de la urbokerno de Erfurto, ĉe la jam ne ekzistanta urbopordego Löbertor. Ĝi funkciis de 1374 ĝis 1803. Nomdoninto ĝia estis la Savinto-preĝejo de ĉe Hülfensberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kartuzianoj komencis la konstruon de la monaĥejo en 1372 sur la Lupa paŝtejo en la Löber-antaŭurbo. La preĝejo estis konsekrita en 1375, kiam estis tie 14 monaĥoj kaj 6 fratoj laikaj sub la estrado de Heinrich Roeckel. Fondis ĝin la anoj de la kartuzio en Neuzell, sudoriente de Schollbrunn. En 1431 la komplekso estas enkorpigita en la ĉirkaŭfortikaĵo.

Bonfaruloj burĝaj de la urboj kaj la nobelaro de la ĉirkaŭaĵoj donacis abunde, tiel ke baldaŭ ne malpli ol 24 ĉeloj estis finkonstruitaj. Jam en 1383 la erfurtanoj povis fondi mem filion, la kartuzion en Eisenach. Ĝis la fino de la 15-a jarcento ĝi estis eminenta loko de spirita pensado kaj de skolastiko. Gravis tiukuntekste la prioroj Johano de Indagine kaj Jakobo de Jüterbog.

Figuroj de sanktuloj de la iama monakeja preĝejo, troviĝante nun en la Anger-muzea korto

Tra Reformacio kaj Tridekjara milito ĝis la sekularigo[redakti | redakti fonton]

La kartuzanoj de Erfurto preskaŭ ne estis tuŝitaj per la Reformacio. Tamen transmetiĝis la estrado de Erfurto al la ĝenerala kapitulo de la ordeno, el kio konkludiĝas kelkaj malfacilaĵoj dum tiu tumultoza periodo.

Malfacile estis ankaŭ la tempo dum la Tridekjara milito. De 1702 ĝis 1728 la ejoj barokiĝis; unu jarcenton poste la trezoroj estis forŝtelitaj post la sekularigo den 1803. Leĝoj de la francaj okupintoj disĵetigis la monaĥojn kaj ŝtatanigis la ejojn, kie establiĝis kotonteksaĵfabriko. En 1811 la entreprenisto Rothstein ekposedis la tuton kaj malfermis la kotonaĵfabrikon de Lentin & Rothstein kiu sukcesis konkuri kun la plej bonaj fabrikoj en Anglujo, produktante ĉefe por ekstportado.

La bibliotekon ampleksan heredis la Universitato de Erfurto, dume la meblaro liturgia malaperis. La ŝtato vendis la konstruaĵojn monaĥejajn kiel loĝejojn. En septembro 1845 ili estis damaĝitaj dum fajrego.

Hodiaŭaj restoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis hodiaŭ videblas la bela baroka fasado de la preĝejo. En 1922 oni forigis du figurojn por enmeti fenestrojn. Ekde la 1990-aj jaroj oni volis transformi la ejojn en oficejojn. Kelkaj konstruaĵeroj pro tio eĉ detruitis. Nuntempe la tuta komplekso iĝis tre ŝatata loĝej-areo (kun 7 loĝejoj). La preĝeja tegmento estis malfermita kaj trione anstataŭita per vitra tegmento kaj la eksa sakristio integriĝis en la planadoj. Partoj de la ĥoreja seĝaro troviĝas hodiaŭ en la katedralo.

Muelejo[redakti | redakti fonton]

Kartuzia muelejo, en 2008

Proksime troviĝis la Kartuziana muelejo kiu apartenis al la monakejo, ĉe la rivero Gera. Ĝi funkciis ĝis 1935. Dum la GDR-tempo ĝi estis sidejo de la Produktionsgenossenschaft des Handwerks Elektrohandwerk Licht und Kraft. Intertempe oni volis transformi la konstruaĵon en modernajn loĝejojn; sed finfine la ejoj malkonstruitis en 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Kurt: Die Geschichte der Kartause Erfurt, Montis Sancti Salvatoris, 1372−1803, Verlag Institut für Anglistik und Amerikanistik der Universität Salzburg, Salzburg 1989
  • Joseph Klapper: Der Erfurter Kartäuser Johannes Hagen, St. Benno-Verlag, Leipzig 1960
  • Eberhard Menzel:Zur Geschichte der Karthäuser Mühle. Stadt und Geschichte (Erfurt), SuG 2/02, p.26