Korea Centra Zoo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Korea_Central_Zoo_in_Pyongyang.jpg/220px-Korea_Central_Zoo_in_Pyongyang.jpg)
La Korea Centra Zoo ( koree : 조선중앙동물원; ankaŭ konata kiel la Pjongjanga Centra Zoo), estas la nacia zoologia ĝardeno de Nord-Koreio. Ĝi situas proksime de Monto Taesong en centra Pjongjango. La zoo havas pli ol 5 000 bestojn de ĉirkaŭ 650 specioj, kaj kovras areon de proksimume unu kvadrata kilometro. Ĝi konstruiĝis en 1959. Estas 400 bestoj donacitaj de eksterlandaj ŝtatestroj kaj civitanoj.