László Bartha (bestokuracisto)
László Bartha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1919 en Szentes |
Morto | 31-an de julio 2003 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • akvopilkisto |
László Bartha [lAslO barta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartha László estis hungara bestokuracisto, oficiro, sportisto.
László Bartha[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1919 en Szentes, li mortis en julio de 2003 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Bartha akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1943. Tiutempe li estis ankaŭ akvopilkisto kaj atleto. Li ricevis ankaŭ rangon ĉefleŭtenanto kaj li estis armea kuracisto pri ĉevaloj. Iom poste li estis militkaptito en Sovetunio. Hejmenveninta li laboris plu en la armeo ĝis la civiliĝo en 1952. Li estis tiam majoro. Li aranĝis ĉevalaron en Kerteskő (proksime al Zirc), baldaŭ li estis ĉefbestokuracisto de ĉevalaro en Bábolna. En 1983 li pensiuliĝis, sed poste li estis konsilisto. Li mem estis ankaŭ sportrajdisto, ankaŭ arbitraciisto. Li unufoje ricevis medalon.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A kettes típusú equin herpeszvírus /EHV-2/ okozta megbetegedésmegelőzése a csikók passziv immunizálásával (1981)
- Experimental results of donor site filling for autologous osteochondral mosaicplasty (kunaŭtoro, 2001)
- Mosaicplasty for thetreatment of articular defects of the knee and ankle (kunaŭtoro, 2001)