Saltu al enhavo

László Vinkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Vinkler
László Vinkler
László Vinkler
Persona informo
Naskonomo Vinkler László
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1912(nun 1912-10-01)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando)
Morto la 2-an de decembro 1980
en Hungario Szeged (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (–1935) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Vinkler [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vinkler László estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

László Vinkler [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1912 en Szabadka (Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 2-an de decembro 1980 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vinkler akiris diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1935, sed samtempe li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li ekspoziciis ekde 1931, li ricevis la unuan pentristan premion dum la studentaj jaroj en 1933. Liaj plej gravaj instruistoj estis (pri pentrado) Bertalan Karlovszky kaj Oszkár Glatz. Post la diplomo li havis stipendion en Romo, krome li studvojaĝis al Parizo (1937) kaj Sicilio (1939). En 1944 li estis dekoraciisto de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1947 kaj 1957 li estis fondinta katedrestro de Pedagogia Altlernejo Juhász Gyula, poste pro la Hungara revolucio de 1956 li estis forigita ĝis 1972. Baldaŭ li ricevis plurajn premiojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Szeged (1942, 1957, 1963, 1971, 1979, 1982, 1997, 2001, 2006)
  • Budapeŝto (1959, 1982, 2001)
  • Reggio Emilia (1961)
  • Dunaújváros (1976)

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kék Etna (1939)
  • Kerényi Károly portréja (1942)
  • Tizian parafrázis (1969)
  • Odüsszeusz (1979)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]