Lídia Sákovicsné Dömölky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lídia Sákovicsné Dömölky
Lídia Sákovicsné Dömölky en 1964
Lídia Sákovicsné Dömölky en 1964
Persona informo
Naskonomo Dömölky Lídia
Naskiĝo 9-an de marto 1936 (1936-03-09) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Lídia Sákovicsné Dömölky
Familio
Edz(in)o József Sákovics
Okupo
Okupo skermanto • sporta ĵurnalisto • verkisto
vdr

Lídia Sákovicsné Dömölky [ŝAkoviĉnE domolki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sákovicsné Dömölky LídiaSákovics Józsefné estas hungara skermisto (rapiristo), trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, ĵurnalisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Dömölky Lídia, ŝia edzo estis József Sákovics.

Lídia Sákovicsné Dömölky en 2008

Lídia Dömölky[1] naskiĝis la 9-an de marto 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lídia Dömölky komencis skermi en sportklubo en sia aĝo 13. Inter 1953-1967 ŝi estis mondĉampiono kvinfoje, krome ŝi havis arĝentajn kaj bronzan medalojn. Ŝi estis hungara ĉampiono inter 1955-1968 sepfoje ĉiam sole. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960, Somera Olimpiko 1964 kaj Somera Olimpiko 1968, kie grupe ŝi havis unu oran kaj 2 arĝentajn medalojn. En tiuj periodoj civile ŝi laboris en oficejo. En 1958 ŝi edziniĝis, ŝi naskis 2 gefilojn kaj en 2009 ŝi vidviniĝis. En 1970 ŝi finis sian skerman karieron, poste ŝi estis ĵurnalisto pri sportoj. Intertempe ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto kaj ŝi estis ankaŭ trejnisto. Depost la pensiuliĝo ŝi aliĝis al klubo de Sára Berczik, eĉ ili verkis kune 3 librojn. Ŝi ricevis kelkajn ŝtatajn premiojn inter 1960-2021.

Siaj libroj (kun Sára Berczik)[redakti | redakti fonton]

  • A nő harmóniája
  • A gyermek harmóniája
  • Mozgásfejlesztő és tartásjavító gimnasztika

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]