Saltu al enhavo

La Ora Pozidono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Ora Pozidono
La Ora Pozidono
La Ora Pozidono
Aŭtoro Julian Modest
Eldonjaro 1984
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 107
vdr

La Ora Pozidono estas originale esperantlingva novelo de la bulgara verkisto Julian Modest, publikigita en Budapeŝto en la jaro 1984 fare de Hungara Esperanto-Asocio.

Enhavo kaj intrigo[redakti | redakti fonton]

La verko pritraktas la sentojn de junulo kiu danke al Esperanto interkonatiĝas kun geedzoj plus la invitata franca gastino, al kiu li enamiĝas.

En etoso de marborda feriurbo bulgara, la junulo Emil ripozas somerferie kaj konas geedzojn, nome Leo kaj Klara, kiuj gastigas francan junulinon, kiun Leo konis danke al Esperanto. Ankaŭ la interkonatiĝo de ili kun la ĉef-rolulo ŝuldiĝas al Esperanto ĉar li povis kompreni kion ili estis dirante kiam ili ankoraŭ ne scias, ke ankaŭ li scipovas esperanton, kaj poste la aliaj surprizas pro tio. Krome Esperanto ludas alian gravan rolon ĉar kvankam kun la eksteraj rolantoj oni uzas la bulgaran, la kvar ĉefaj roluloj uzas inter si Esperanton precipe kiam ili deziras ne esti komprenataj de la aliuloj (normaluloj); fakte same kiel okazas en ĝeneralaj cirkonstancoj ĉe esperantistoj.

Krom la natura allogo kiun la bela francino Adèle, kiu same allogas sian korespondanton Leo, tuj montriĝas la fortan karakteron de Klara kiu ne multe kontentas pri la sentoj de ŝia edzo. Emil dekomence ne kuraĝas klopodi konkeri sian amatan Adèle, dum ŝi interesiĝas pri la karaktero kaj sentoj de Klara, kiu estas multe pli aĝa ol li. Leo iĝas kvazaŭ duobla rivalo, krom ke lia troa entuziasmo por Esperanto iom ĝenas la junulon. Kiam finfine Emil forte sentas amdeziron al la franca junulino, li terurigite rimarkas, ke ŝi kaj Leo estas geamantoj. Sinsekve kaj rapide Emil konatiĝas kun junulo kiu serĉas enmare orajn restaĵojn de legenda iama monumento Ora Pozidono, Klara konfesas al Emil ke ŝi konas la rilaton de sia edzo kun lia gastino kaj okazas la mara festo de la Ora Pozidono. Post tiu la abandonita Klara renkontas kun Emil, ambaŭ kisas sin unu la alian, kaj ŝi malaperas naĝe enmaren, kompreneble suicide.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La verko dividita en 11 ĉapitroj uzas facilan lingvonivelon kaj antaŭenigas la historion flue kaj sekvante tradician rakontoritmon. La novelo miksas sintenon de formadromano (sentoj de junulo, kiuj ĵus finis studadon kaj tuj eniros en militservon, sentas unuajn amdezirojn) kun romantika vivo de la bedaŭrinda Klara. Esperanto estis la elemento kiu komplikis ŝian vivon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Malgranda, sed mirinda romano estas ĉi tiu verko per kiu la aŭtoro tute trafe speguligas la nuntempan socian situacion de hodiaŭaj normalaj feriantoj. Je la komenco, Julian Modest renkontigas kvar personojn, karakterizas ilin kaj la ceteraĵo rezultas tute akorde kun la espero de leganto serĉanta rakontojn kiuj montras, iel, la malesperon kaj la erotikan travivaĵon de multaj el niaj samtempuloj. Ĉio troviĝas ĝuste pesita por ke la legado ne enuigu sed, kontraŭe, ĝuigu tra la kompreno de la sintenoj kaj reagoj de Emil, Adele, Klara kaj Leo (la lastaj, geedzoj). Malgraŭ tio, (aŭ krom tio?) oni eĉ invitas nin cerbumi. Tiel okazas, kiam la aŭtoro paroligas Emil dirantan: "En la flamoj de la sunsubiro naskiĝis la silenta nokto. Ĉu per sia lasta ĝemsopiro la tago donis al la nokto vivon, aŭ la unua spiro de la nokto mortigis la tagon?

Kio estas tio — komenco aŭ fino? Ĉu per la nokto la tago estas jam pasinto, aŭ ĉu per la tago, la nokto estos la estonta? Kio vivas, kio mortas? Kio estas la pasinto kaj kio la estonto?" Tial, oni povas jesi, ke gramatike ĝusta kaj enhave alloga, kaj malgraŭ iuj ne gravaj kaj tre identigeblaj preseraroj, laŭdindas kaj legindas ĉi tiu romano originale verkita en facila Esperanto.

La Movado rajtas fieri pri ĝi kaj pri ĝia aŭtoro. 
— Andrés Martin. Boletín n274 (mar 1986)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]