Saltu al enhavo

La bona arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Giving Tree
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Shel Silverstein
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de oktobro 1964
Eldonejo Harper
vdr
kovrilo de "The Giving Tree"

La bona arbo (angle: The Giving Tree) estas infanlibro verkita originale en la angla en 1964 de la usona aŭtoro Shel Silverstein. Originale eldonita de Harper & Row, ĝi estas unu el la plej famaj verkoj de Silverstein. Ĝi estas tradukita en multajn lingvojn. En Esperanto ekzistas du tradukaĵoj -- unu de Victor Sadler kaj alia de So Gilsu. La tradukaĵo de So Gilsu titoliĝas La sindonema arbo (1983)[1].

Ĝi temas pri knabo kaj pomarbo kiu lin amas. La arbo donas al la knabo ĉion, kion li deziras: unue siajn foliojn kaj pomojn, kaj poste siajn branĉojn kaj eĉ sian trunkon. Ĉe la fino de la libro, la knabo estas maljunulo kaj volas nur sidi kaj ripozi, do la arbo lasas lin sidi sur ĝia stumpo.

En la originala anglalingva libro, la aŭtoro uzas la pronomon she (ŝi) por indiki la arbon. Tial oni ofte diras, ke ĝi simbolas la patrinon de la knabo. Sed en ambaŭ esperantaj tradukaĵoj, la tradukintoj anstataŭe uzas la pronomon ĝi.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri la traduko de So Gilsu (La sindonema arbo)

Citaĵo
 Jen proza fableto por infanoj, esperantigita de nia korea amiko So Gilsu, kiun oni ekkonis okaze de la Hispana Kongreso de Esperanto, en Zaragozo, la jaron 1983-an. En ĝi prezentiĝas dialogo de uleto kun pomarbo, kiu abnegacie sin proponas al la infano. Trafaj desegnaĵoj ilustras la rakonton. Malgraŭ kelkaj iom ĝenaj preseraroj, la lingvaĵo de So Gilsu estas bona, tre komprenebla. La libreto ege taŭgas por geknaboj iniciĝintaj en la lingvon de Zamenhof. 
— VELUS. Boletín n266 (nov 1984)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shel Silverstein, La sindonema arbo. (Trad. So Gilsu). Seulo: Korea Ligo de Esperantistaj Instruistoj, 1983.