Saltu al enhavo

Louis Nicolas Le Tonnelier de Breteuil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Nicolas Le Tonnelier de Breteuil
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1648 (1648-09-14)
en Monpeljero
Morto 24-an de majo 1728 (1728-05-24) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Louis Le Tonnelier de Breteuil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Antoine Le Tonnelier de Breteuil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Gabrielle-Anne de Froulay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Émilie du Châtelet, Élisabeth Théodore Le Tonnelier de Breteuil (en) Traduki, Charles Auguste Le Tonnelier de Breteuil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La barono de Breteuil fare de Hyacinthe Rigaud

Louis Nicolas Le Tonnelier, barono de Preuilly en Touraine, kaj de Breteuil estis oficiro de la maison du Roi (reĝa instanco) dum la regado de Ludoviko la 14-a, introducteur des ambassadeurs (enkondukisto de ambasadoroj), naskiĝinta la 14an de septembro 1648 ĉe Montpellier kaj mortinta la 24an de majo 1728.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Louis Nicolas Le Tonnelier estis la plej juna filo de Louis Le Tonnelier, intendant du Languedoc kaj konsilisto de la Parlamento de Parizo.

Iama legisto de la Reĝo, kio permesis al li ĉeesti dum lia ellitiĝo, li estis sendita en 1682 de Ludoviko la 14-a ĉe la duko de Mantovo kiel eksterordinara sendito. Lia misio estis kontroli la aplikon de la sekreta traktato farita inter Karolo la 3-a Gonzago, kaj antaŭvidi la ŝancojn de Francio en Mantovo kaj Montferrat.

Li ricevis kaj liberiĝis el diversaj postenoj per vendado kaj aĉetado kio estis kutima inter nobeloj kaj altaj funkciuloj tiame (Antikva Reĝimo).

Louis Nicolas Le Tonnelier edziĝis en 1697 kun Gabrielle Anne de Froulay. Li estis la patro de la markizino du Châtelet kaj de la abatino Élisabeth Théodore Le Tonnelier de Breteuil, nome abatino de Breteuil.

Li iĝis introducteur des ambassadeurs (enkondukisto de ambasadoroj) kvankam li ne estis ankoraŭ nobelo. En 1699, li aĉetis la bienon de Preuilly, unua baroneco de Turanĝio, kies titolon li ekprenis. En 1706, li akiris rajtigon porti la nomon de Breteuil nure, aŭ kun tiu de Preuilly.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie-Lan Nguyen: Les officiers de la Maison du Roi et le cérémonial public de Henri III à Louis XVI. Mémoire de DEA, University de Paris-IV, 2000