Luterana preĝejo (Orosháza-Szentetornya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Orosháza
Luterana preĝejo en Orosháza-Szentetornya
Luterana preĝejo en Orosháza-Szentetornya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Orosháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1931
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Konstruado 19281931
Specifo
Ligiloj
Adreso Orosháza, Jusht Zsigmond u. 2.
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Orosháza (Hungario), ĝis 1946 en iama vilaĝo Szentetornya.

Interno de la kirko

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loĝloko la unua luterana grupo estis fondita en 1854 kiel filio de Orosháza, sed en 1896 la grupo sendependiĝis. Oni aranĝis la diservojn en lernejo. La unua pastro alvenis en 1903. Pro la 1-a mondmilito la luteranoj ne povis konstrui kirkon, kiu fakte estis preta nur en 1931. Plena renoviĝo okazis inter 2018-2019.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en parko. La fasado estis simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas, sed apud la turo estas po unu turetoj. La ĉefenirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas plurlatera piramido.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La unua sonorilo estis aĉetita en 1855, oni metis ĝin en ligna sonorilostablon. La sekva sonorilo alvenis en 1863. Post sep jaroj oni konstruis kolonon el brikoj por teni la sonorilojn. Tamen en 1896 oni konstruis denove lignan sonorilostablon 10 metrojn altan. Fine en 1929 la preĝejturo estis preta, tial la sonorilostablo malkonstruiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.