Luterana preĝejo (Soltvadkert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Soltvadkert
Luterana preĝejo en Soltvadkert
Luterana preĝejo en Soltvadkert
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Soltvadkert
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Bács-Kiskun
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Fülöp Schneiderhán
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18341837
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Soltvadkert, Kossuth Lajos u. 2.
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en Soltvadkert (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj tiu areo senhomiĝis, poste en la frua 18-a jarcento alvenis ŝvaboj, slovakoj kaj hungaroj. Ili estis plejparte protestantoj. Ili konstruis komunan kalvinisman-luteranan preĝdomon en 1747 spite la oftajn molestadojn, ja estis kontraŭreformacio. Post la reĝa leĝo pri la pli libera religio en 1784 komuna kirko konstruiĝis por germanoj kaj slovakoj. En 1834 oni malkonstruis ĝin kaj el la materialoj oni konstruis la nun videblan kirkon finitan en 1837. La du grupoj unuiĝis en 1926. La dua orgeno ekfunkciis en 1908. En 1945 la altara bildo estis detruita, poste plia bildo estis pentrita fare de Dezső Raksányi. En 1993 vandalo detruis la orgenon, poste pli nova estis aĉetita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en centro de la urbo. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, ankaŭ flanke de la navo ekzistas alia enirejo. Sur la fasado estas fenestro super la enirejo, krome po unu malplenaj niĉoj. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Interne 2 galerioj estas videblaj. Novaj benkoj estis kreitaj en 1976.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Flanka vido