Mário Augusto Teixeira de Freitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mário Augusto Teixeira de Freitas ( naskiĝis en São Francisco do Conde la 31-a de marto 1890 — mortis en Rio de Janeiro, la 22-a de februaro 1956) matematikisto kaj advokato, estis brazila esperantisto.

Li diplomiĝis kun distingo ĉe la Juro-Kurso, en 1911, ĉe la Fakultato de Juraj kaj Sociaj Sciencoj de Rio-de-Ĵanejro. Li estis fondanto kaj la unua ĝenerala sekretario de la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko, kiu, pro lia influo, publikigis multajn verkojn en Esperanto.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al li ekzistas en Brazilo la urbo Teixeira de Freitas kaj la futebolteamo Associação Atlética Portela Teixeira de Freitas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Nova Eraro, la erao de tutmondeco kaj de Esperanto. Rio de Janeiro, IBGE, 1948.
  • Urbo Belo Horizonte. Rio de Janeiro, IBGE, 1949.
  • Por iu pli bona mondo. Rio de Janeiro, IBGE, 1950.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Por iu pli bona mondo

Citaĵo
 Ni kvitancas al la nomita Ligo la donacon de tiu bele eldonita broŝuro, kiun «Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko» dediĉis al la 22a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj, okaze de ilia renkontiĝo en Romo, dum la Sankta Jaro.

La esperantaj publikigaĵoj de la Brazila Instituto estas multnombraj tiel montrante

la taŭgan rolon, kiun la helpa lingvo ludas en la internaciaj kulturaj rilatoj. La gratuloj de la esperantistaro elfluas kore, pro la ega helpo de la brazilaj oficialaj instancoj favoraj al nia movado; reciproke, Brazila Instituto pere de Esperanto diskonigas tra la mondo siajn leĝojn kaj agadojn en paca medio por konstruaj celoj. 
— ERNESTO HURTADO. Boletín n031 (jul 1951)