Margarethe von Bülow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margarethe von Bülow
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1860 (1860-02-23)
en Berlino
Morto 2-an de januaro 1884 (1884-01-02) (23-jaraĝa)
en Rummelsburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Frieda von Bülow vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Neudietendorf: Bülow-gimnazio

Margarethe von BÜLOW (naskiĝinta la 23-a de februaro 1860 en Berlino, mortinta la 2-an de januaro 1884 en Rummelsburg) estis germana verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la prusia konsulo de Izmiro ŝi venis kun la patrino en 1865 al Ingersleben je kavalirbieno; ĝin ŝi konis el fruaj infanoj tagoj. Baldaŭ post la lasta vizito de la diplomato ĉe la familio en Germanujo en 1867, li malsaniĝis. Samjare li laboris en Hildesheim kiel landa konsilisto antaŭ reiro al Malgranda Azio en 1868. Margarethe decidis viziti lin en la Osmana Imperio ekloĝante Izmire kaj frekventante inter 1868 kaj 1870 la misia lernejo de la diakonisoj de Kaiserswerth. Tie ŝi ellernis la grekan; tion ŝi dum postaj jaroj kontinue profundigis. Post la forpaso patra ŝi reiris al Turingio estante lernantino, ĝis 1874, en la institucio de la Herrnhutan-oj en Neudietendorf.

En 1876 ŝi venis al knabina lernejo je Cheltenham; jaron kaj duonan pli malfrue ŝi denove troviĝis en Ingersleben. En 1881 ŝi komencis verkisti en Berlino, kien transloĝiĝis la familio; en ŝiaj verkoj oftis impresoj kaj de la urbo Berlino kaj de la sezonoj pasigitaj en la naturo de Turingio (konkrete pri lokoj ĉirkaŭ Neudietendorf). En 1884 ŝi tragike mortis, dum ŝi intencis savi knabon dronanta post trarompo de la glacia supraĵo de la lago Rummelsberger See (kreko de Spree). Ĉiuj ŝiaj verkoj aperis postmorte.

Berline ŝi troviĝis en rondoj ĉirkaŭ Heinrich Seidel, Johannes Trojan kaj Diederich Hahn[1]. Koregan rilaton ŝi havis dum la tuta vivo kun ŝia fratino Frieda von Bülow, kiu post la morto de Margarethe ankaŭ komencis verkisti[2].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Gimnazio en Neudietendorf portas ekde 1997 la nomon de ambaŭ fratinoj.
  • En la Muzeo pri regiona historio en Ingersleben tuta salono estas dediĉita al la du poetinoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Glücksuhr von Wölfis
  • Jonas Briccius (1886), dua eldono kun antaŭparolo de Adolf Bartels; psiĥologie altkvalita romano
  • Aus der Chronik derer von Riffelshausen (1887), dua eldono (1919) kun antaŭparolo de Adolf Bartels; epizoda familihistorio
  • Neue Novellen (1890)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Benneckenstein: "Zwei Blüten an einem Zweig." Ĉe: Zwei Blüten an einem Zweig. Beiträge zu Leben und Wirken der Schriftstellerinnen Frieda und Margarethe von Bülow. Eldonis Heimatmuseum Ingersleben, 2000.
  • Art. "Bülow, Margarete von" fare de Ludwig Julius Fränkel. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 47 (1903), p. 361–362 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert Herzog: Ihr Glücklichen Augen. Ein Karlsruher Journalist erzählt aus seinem Leben (=Kleine Karlsruher Bibliothek), Karlsruhe 2008, p. 53
  2. verkoj de Frieda von Bülow