Marguerite Gourdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marguerite Gourdan
Persona informo
Marguerite Gourdan
Naskiĝo 1-an de januaro 1800 (1800-01-01)
en Béziers
Morto 28-an de novembro 1783 (1783-11-28) (-17-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo prostituito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Madamo GOURDAN (naskiĝinta Marguerite Stock en Béziers, mortinta en Parizo la 28-an de novembro 1783) estis fama franca bordelistino kaj entreprenistino. Pri ŝia antaŭnomo ekzistas aliaj versioj: jen Alexandrine-Ernestine,[1] jen Marguerite[2], kromnomate la petite comtesse. Ankaŭ oni ne konas la daton de ŝia naskiĝo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence estis ŝi vendistino en la modaĵ-vendejo Commerce de modes veninte Parizon kun juna oficiro. De li ŝi baldaŭ separiĝis por edzigi François-Didier Gourdan el Larzicourt (Marne). En 1759 ŝi malfermis sian unuan malĉastejon en la strato Rue Sainte-Anne. Inter la fruaj klientoj nombriĝis Jean-Baptiste du Barry.[3]

Domo urba/malurba[redakti | redakti fonton]

La bordelo Chateau de Madame Gourdan troveblis (ĉefsideje) ĉe la nuna rue Saint-Sauveur 12 kiun frekventis riĉuloj, influhavaj politikistoj, nobeloj kaj eĉ klerikoj: temis pri grandega institucio dislokita plurloken. Fifama estis Salon de Vulcan por ŝatantoj de sado-masoĥismo. Iwan Bloch rakontas en recenzo al aĵo de Markizo de Sade pri la tiea kutimgasteco de Sire de Fronsac, filo de Kardinalo Richelieu.[4]

Sed tenadis Gourdan ankaŭ domon kampare, kiun la lokuloj ŝerce nomis monaĥinejo: tie loĝis knabinoj malsanaj aŭ gravedaj. Ĝin uzis kiel literaturan motivon la anomima verkisto Mademoiselle Sappho por priskribi la iniciĝon de filino kamparana al la profesio ĉiesulina kaj aniĝo ŝia al la sekto Anandryne de nobelaj lesbianinoj.[5] Gourdan ankaŭ evoluigis diversajn amorludilojn, i.a. gadmeson per kiuj ŝi komercadis.

Historiaj kaj literaturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Unu ŝia dungitino estis 'Mademoiselle Lange kiu poste estis la reĝa amaĵistino Madamo de Barry. Ŝin prezentis la karierema nobelo Jean-Baptiste du Barry ĉekortege, post edzinigo de ŝi kun la frato Guillaume du Barry. Inspiris la domoj de Gourdan ankaŭ la verkiston de Sade. Ŝi entreprenistinis ĝismorte.[6] Baldaŭ post ŝia morto publikigs anonimulo (eble Charles Théveneau de Morande)[7] la pornan verkon Le Porte-feuille de Madame Gourdan dite La Comtesse (alititole: Correspondance de Madame Gourdan dite Petite Comtesse) kvazaŭ biografion de Gourdan. Ĝi ĝuis plurajn eldonojn. ĝis la 20-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Londres: J. Nourse. Verŝajne reimpreso de la anonima eldono Le Portefeuille de Madame Gourdan, Londono 1784,interrete
  • Érica-Marie Benabou: La Prostitution et la police des mœurs à Paris au XVIIIème siècle, kun antaŭparolo de Pierre Goubert, Perrin, Parizo 1987, ISBN 978-2-2620-0434-7
  • Olivier Blanc: L’Amour à Paris au temps de Louis XVI, Perrin, Parizo 2003, ISBN 978-2-2620-1716-3
  • Eugène Defrance: La Maison de Madame Gourdan, Société du Mercure de France, Parizo 1908

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eroticabibliophile.com, nr. 25
  2. bandoli.no
  3. genealogio de Barry-oj
  4. Iwan Bloch: Der Marquis de Sade und seine Zeit. Ein Beitrag zur Cultur- und Sittengeschichte des 18. Jahrhunderts. Mit besonderer Beziehung auf die Lehre von der Psychopathia sexualis (1900, pseŭdonime)
  5. unua ĉapitro en germana traduko de Conrad Heinrich (1907)
  6. Eugen Defrance, La Maison de Madame Gourdan, Paris, 1908
  7. Simon Burrows: "A Literary Low-Life Reassessed: Charles Theveneau de Morande in London, 1769–1791'". Ĉe: Eighteenth-Century Life, 1/februaro 1998, p. 76–94