Saltu al enhavo

Max Kurzweil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Kurzweil
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1867 (1867-10-12)
en Bzenec / Bisenz
Morto 9-an de majo 1916 (1916-05-09) (48-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Hütteldorfer Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno (–1892)
Académie Julian Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
desegnisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Max Kurzweil - naskiĝis la 12-an de oktobro 1867 en Bzenec, tiam ankoraŭ parto de la Aŭstra Imperio kaj ankaŭ germane nomata Bisenz, mortis en aĝo de nur 48 jaroj la 9-an de majo 1916 en Vieno - estis aŭstra artisto, konkrete pentristo, desegnisto kaj grafikartisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio. Max Kurzweil estis membro de la Akademio de Belartoj de Vieno kaj la Académie Julian en Parizo.

portreto de knabino Mira Bauer (de 1908)