Saltu al enhavo

Moritz Heling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauritius Helingius
(1522-1595)
"Periocha, id est, Argumenta Singulorum Capitum", verko eldonita en (1593) far Mauritius Helingius
"Periocha, id est, Argumenta Singulorum Capitum", verko eldonita en (1593) far Mauritius Helingius
Persona informo
Naskiĝo 21-a de septembro 1522
en Fridlando, Germanio
Morto 2-a de oktobro 1595
en Nurenbergo, Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Altdorf
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Halle (Saale)WittenbergEislebenNurenbergo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moritz Heling (1522-1595) estis germana luterana teologo devenanta el aristokrata malriĉigita familio. Li frekventis la lernejon en sia hejmurbo, poste li iris al Königsberg, Prusio kaj Elbing.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1543 li studis en la Universitato de Wittenberg, kie li sin dediĉis precipe al Filipo Melanktono. En 1545 li iris al Halle (Saale) kiel profesoro, revenis al Wittenberg, en 1547, akiris la magistrecon la 18-an de septembro 1548 kaj poste transprenis la rektorecon de la lernejo en Eisleben.

Ĉar li estis suspektata en la majorisma disputo[1] en 1554, li estis eksigita tie kaj revenis denove al Wittenberg. En 1555, li iris al Nurenbergo laŭ rekomendo de Melanktono, kie li fariĝis superintendanto kaj pastro en la Preĝejo Sankta Sebaldo. En ĉi tiu funkcio li partoprenis en la konfesiaj disputoj ĉirkaŭ Andreas Osiander kaj Kaspar Schwenckfeld. Li ankaŭ estis aktiva en la enkonduko pri la katekismaj lecionoj, la ordenigoj, estis aktiva en la preĝejaj vizitoj kaj partoprenis la Frankfurtan Receson en 1558.

Bildo de Mauricius Helingius, desegnita de Christoph Melchior Roth (1720-1798).

Li estis implikita en la disputoj inter Gnesioluteranoj kaj Filipistoj[2] kaj tial li estis metita en emeritiĝon la 2-an de marto, 1575 kontraŭ lia volo. Tamen li plu laboris kaj estis aktiva kiel konsultisto en diversaj aferoj. En 1577 li estis kunaŭtoro de la Nurenberga cenzuro kontraŭ libropresado kaj implikiĝis pri la fondo kaj starigo de la Universitato de Altdorf.

Li aranĝis la stipendiojn kaj respondecis pri la librejo kaj la amasa katalogo. Kvankam li estis implikita en la solvo de la disputo pri la ideoj de Matthias Flacius en 1588, li retiriĝis el la teologiaj konfliktoj de la epoko pro la kreskanta aĝo. Heling ankaŭ kreis kronologiajn tabelojn pri la historio de la monarkio. Li estis edziĝita tri fojojn, 20 infanoj rezultis el ĉi tiuj geedziĝoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

habita in schola nova Norimbergensium oppidi Altdorff, cum primo recitarentur leges scholastica, 1576

  • Libellus versificatorivs, Filipo Melanktono, 1590
  • Oratio Magistri Mauricii Helingi, de dignitate legum, habita in schola nova Noribergensium oppidi, 1576

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Majorisma disputo pri bonaj verkoj: Georg Major, profesoro pri teologio de Wittenberg kaj studento de Filipo Melanktono, ekigis ĉi tiun disputon per sia tezo, ke bonaj verkoj necesas por la savo de kristanoj.
  2. Filipistoj estas vorto kutime uzata por doni al la sekvantoj de Filipo Melanktono dum la lasta duono de la 16-a jarcento.
  3. Kalliope-Verbund