Saltu al enhavo

Morris De Ketelaere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morris De Ketelaere
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1899 (1899-05-13)
en Torhout
Morto 15-an de aprilo 1959 (1959-04-15) (59-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Henny De Ketelaere Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1917–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Dokumento kun la subskribo de M. De Ketelaere, FelixArchief, arĥivaĵo 2233#231.

Morris Guillaume Johan DE KETELAERE (naskiĝis la 13-an de majo 1899 en Torhout, mortis la 15-an de aprilo 1959 en Antverpeno) esperantistiĝis en 1917 kaj tre aktivis en la loka Esperanto-movado, i.a. en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, kies honora vic-prezidanto li estis, kaj kiel administranto de Belga Esperanto-Instituto.

Li estis edzo de Maria De Ketelaere-Wouters (mortis la 20-a de marto 1938) kaj estas la prapatro de granda antverpena esperantista familio, kun i.a. Henny Jacques-De Ketelaere (filino), Gerd Jacques (nepino), Karlijn Van Damme (pranepino) kaj membroj de la familioj Peeters kaj Tytgat.