Saltu al enhavo

Ostrobotnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna regiono Ostrobotnio. Pri la historia regiono rigardu Ostrobotnio (historia)

Ostrobotnio
Provinco
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboVaasa
- koordinatoj63° N, 22° O (mapo)6322Koordinatoj: 63° N, 22° O (mapo) [+]
Akvokolektejo7 935,79 km² (793 579 ha) [+]
Areo7 935,79 km² (793 579 ha) [+]

Loĝantaro175 821 [+] (januaro 2021)
Denseco22,16 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-12

Ostrobotnio (Tero)
Ostrobotnio (Tero)

Ostrobotnio (Finnlando)
Ostrobotnio (Finnlando)
DEC

Map
Ostrobotnio

Vikimedia Komunejo:  Ostrobothnia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ostrobotnio (svede Österbotten , finne Pohjanmaa) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Vaasa. Ostrobotnio estas dulingva regiono, kie 52% el loĝantoj parolas la svedan. En la provinco Ostrobotnio la svedparolantoj estas ankaŭ en aliaj aferoj ol la lingvo klare diversa grupo ol la finnparolantoj – en suda Finnlando esti svedlingva finnlandano signifas preskaŭ nur, ke oni apartenas al svedparolanta malplimulto, sed en la provinco Ostrobotnio ĝi estas forte ankaŭ etna kaj kultura afero. La provinco enhavas la tradicie svedlingvan parton de la provinca apudmara regiono kaj ankaŭ kelkajn finnlingvajn komunumojn enlande (numeroj 1, 8 kaj 17 sur la suba mapo), kiuj estas parolantaj de Sud-ostrobotniaj dialektoj. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 175 821 loĝantoj sur areo de 7 935,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². La svedlingvaj dialektoj de Ostrobotnio estas aparte malfacile kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Korsnäs estas laŭdire la plej svedlingva komunumo en la mondo (97% parolas la svedan tie, kaj oni asertas ke ĉie en Svedio kaj aliloke la procentaĵo estas malpli alta).

En Ostrobotnio la marbordo moviĝas rapide. Tie multaj eksaj insuloj estas nun kontinentaj areoj.

Kiam la provinco estis fondita, oni donis al ĝi nomon Vaasan rannikkoseutu (marborda regiono de Vaasa). La nuna nomo de la provinco estas multe kritikita. Multaj lokuloj ne kontentas, ke la granda provinca nomo estis donita al nova provinco, kiu inkludas nur malgrandan parton de la historia provinco Ostrobotnio.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tero leviĝas el maro ok milimetrojn ĉiujare kaj tio daŭre ŝanĝas la aspekton de Ostrobotnio.

Komunumoj en Ostrobotnio[redakti | redakti fonton]

(urboj per dikaj literoj)

Komunumoj de Ostrobotnio

Iamaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]