Pär Sundberg
Pär Sundberg | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Pär Sundberg | ||
Naskonomo | Pär Tomas Carl Sundberg | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1957 (66-jaraĝa) en Stokholmo | |
Lingvoj | sveda vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Clyde Sundberg vd | |
Okupo | infana aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pär SUNDBERG (naskiĝis la 22-an de oktobro 1957 en Stokholmo, Svedio) estas iama infanaktoro. En la filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga li ludis la rolon de Tomi kaj partoprenis en jenaj filmoj:
- 1969 - Pipi Ŝtrumpolonga
- 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj
- 1970 - Pipi Ŝtrumpolonga forkuras
- 1973 - Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga
En ĉiuj filmoj li aktoris proksime kun Maria Persson, kiu ludis lian pli junan fratinon Anjo, kaj kun Inger Nilsson, kiu ludis la fabele fortan kaj kuraĝan knabinon Pipi Ŝtrumpolonga.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Pär Sundberg ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- germanlingva intervjuo kun Pär Sundberg kaj Maria Persson Arkivigite je 2007-10-27 per la retarkivo Wayback Machine