Péter Szűcs (geologo)
Péter Szűcs (geologo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1964 (59-jaraĝa) en Abaújszántó |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Miskolc |
Okupo | |
Okupo | geologo • mininĝeniero • universitata instruisto |
Péter Szűcs [sUĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szűcs Péter estis hungara geologo, mininĝeniero, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Péter Szűcs[1] naskiĝis la 29-an de junio 1964 en Abaújszántó.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Szűcs maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1982, poste li akiris mininĝenieran diplomon en Pezindustria Teknika Universitato en 1988. Post la diplomo li estis asistanto, ekde 1995 lektoro, ekde 1998 docento, ekde 2010 profesoro kaj katedrestro en la sama loko, sed inter 1995-1998 li laboris ankaŭ en laboratorio. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1993, post 3 jaroj li akiris sciencan gradon Ph.D., li doktoriĝis (DSc) en 2009 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en la sama jaro. Li estis fakultatestro (dekano) inter 2013-2017. Per famaj stipendioj li akiris internacian sperton en prestiĝaj institucioj, inkluzive de Universitato Stanford. Li ricevis premiojn inter 2007-2019.
Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]
- Alkalmazott matematika I. A geostatisztika alapjai (1989)
- A rétegnyomások csökkenése okozta kőzetkompakció következményeinek vizsgálata (1995)
- Remediating Over-Produced and Contaminated Aquifers by Artificial Recharge from Surface Waters (2009)
- Balneológiai és gyógyvíztechnológiai vizsgálatok Parádfürdőn (2019)
- Joint interpretation and modeling of potential field data for mapping groundwater potential zones around Debrecen area, Eastern Hungary (2024)