Portugala Esperanto-Junularo
Etoso
Portugala Esperanto-Junularo | |
---|---|
Jovens Esperantistas de Portugal | |
Lando | Portugalio |
Fondiĝo | 1992 |
Portugala Esperanto-Junularo (aŭ mallonge PEJ) — Jovens Esperantistas de Portugal (JEP) — estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Portugalio. Ĝi fondiĝis en 1992, kaj en 1996 aliĝis kiel landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). PEJ estas la junulara sekcio de Portugala Esperanto-Asocio (PEA) kaj uzas ties centran oficejon en Lisbono kiel asocia adreso. La sekcio en la 2000-aj jaroj estis inter la plej malformale organizitaj partoj de TEJO.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- minimumisma retejo de Portugala Esperanto-Junularo (en la portugala)
- retejo "Esperanto en Portugalio"