Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pécsvárad)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pécsvárad (maldekstre supre)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pécsvárad (maldekstre supre)
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécsvárad
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Komló
paroĥo loke
Dato de konsekro 1767
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17571767
Specifo
Longo ĉirkaŭ 40 m
Larĝo ĉirkaŭ 20 m
Alto ĉirkaŭ 20 m (navo interne); la turo pli, ol 40 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas monumento historia en urbo Pécsvárad (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri paroĥa kirko kun patroneco Sankta Petro de Pécsvárad okazis en 1332. La turkoj detruis ĝin en 1539. Ĉirkaŭ 1700 la paroĥo estis refondita, sed mem la kirko konstruiĝis inter 1757-1767 fare de la loka abato. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1820, trakonstruita en 1885.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola inter arboj, sed apude estas 4 statuoj pri Johano Nepomuko, Sankta Maria, Sankta Jozefo kaj Sankta Vendelo. La fasado estas simetria, meze malsupre la ornamriĉa enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Apud la enirejo po unu malgrandaj, malplenaj kaj violonformaj niĉoj troviĝas. Super la enirejo tre granda violonforma fenestro etendiĝas, apude po unu grandaj malplenaj niĉoj videblas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La interno estas pompa baroko.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.