Saltu al enhavo

Reinhard Kneser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reinhard KNESER (naskiĝis fine de la 1950-aj jaroj) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Kiam komence de 1980-aj jaroj Eckhard Bick luprenis por komuna vivado de ses ĝis ok studentaj esperantistoj domon de la kvartalo Oberkassel de la urbodistrikto Beuel en Bonno, li estis inter la esperantistoj kiuj kunvivis tie. Interalie, li engaĝite kunlaboris en kreado la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kiu grandparte ekestis en la studenta domo kaj kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno, kaj daŭre apartenas al la redakcia teamo de la lernolibro. Origine studanto de la bonna universitato, li en la 1990-aj jaroj daŭrigis postdiploman studadon en la Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno kaj simile kiel Eckhard Bick perfektiĝis kiel esploristo en Komputa lingvoscienco.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo de 1994 en la revuo Computer speech and language, Amsterdamo
  2. artikolo de 1995 en la revuo IEEE transactions on pattern analysis and machine intelligence, Vaŝingtono