Saltu al enhavo

Roman Frenkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Roman Frenkel
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Roman FRENKEL estis rusa esperantisto kaj direktoro de gimnazio en Enisejsk (Siberio). Li verkis originalan poemaron Verdaj Fajreroj (1-a eldono 1908, 2-a eldono 1992, 43 paĝoj), tradukis la rakonton Maja Nokto de Nikolaj Gogol (1912) kaj kompilis Krestomation por Infanoj (1911). Li kunlaboris je Tra La Mondo, La Revuo, La Bela Mondo, Danubo kaj Juna Esperantisto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Verdaj Fajreroj

Citaĵo
 Tre plaĉis al ni tiu beleta verko de nia samideano Romano Frenkel el Siberujo (Rusujo), ĉi estas aro da ĉarmaj poezioj tiel simplaj kiel kortuŝantaj. Pro du ĉefaj kaŭzoj Romano Frenkel fariĝas inda je nia simpatio; li estas esperantisto tre laborema kaj ankaŭ granda amiko de nia lando.

Sia direktilo konsistas el la vortoj : «Al Verda Stelo — eterna fidelo» —kaj inter liaj poezioj troviĝas tiu, kiun li dediĉis al «Brazila Esperantisto» okaze de ĝia apero. ' Kore ni dankas kaj diras, uzante liajn proprajn Verdaj fajreroj — versojn:

Jam povas la sento
Simile al la vento
Flugi mistera kun forto

El land’ malvarmega
Al lando varmega
Povis sin porti kantvorto !

 
— Brazila Esperantisto_1909_j02_n05-06_jan-feb