El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santos Dumont [sanntuz dumon] /'sãtŭz du'mõ/ estas brazila urbo kaj municipo de Brazilo, renomita honore al la inventisto de aviadilo Alberto Santos-Dumont - antaŭe ĝi nomiĝis Palmira. Ĝi situas en la en latitudo 21º27'24" sude kaj longitudo 43º33'09" okcidente, 839 metroj sur marnivelo kaj apartenas al la subŝtato Minas-Ĝerajso, al la mezoregiono Zono de la Ĝangalo (portugale Zona da Mata) kaj al la mikroregiono Juiz de Fora, en la sudorienta regiono de Brazilo. Fine de 2010 en la komunumo vivis 46 284 loĝantoj. Areo de la municipo estas 639,164 km². Tie, kadre de la 2-a Seminario de Esperanto de KKE (1967), trideko da ĉeestantaj junuloj decidis fondi BEJO-n, la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon.