Saltu al enhavo

Sarya el Sawas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarya el Sawas
Naskiĝo 4-an de majo 1981 (1981-05-04) (43-jaraĝa)
Persona informo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sirio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sarya el Sawas (aŭ Sarja el Saŭas) estas kantistino naskiĝinta la 6-an de majo 1981 en Tal Kalaĥ (Homs, Sirio) kie ŝi komencis kanti ekde sia infanaĝo kiam ŝi kantis "Ne ludu kun fajro"[1] ĉe dancfesteno organizita de sia lernejo. Ŝi estas fama pro la stiligigo de popolaj kantoj kiel "Sed aŭskultu min." Ŝi specialiĝas en la levanta dabke stilo[2] kaj tradicia araba muziko; dum ŝi integras iom pli modernajn elementojn en sia nova albumo 'El Haq 3aleik'.

Ŝiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Senatano - 2008
  • La kaptito - 2009
  • Sed aŭskultu min - 2009
  • La US - 2010
  • Mi petegis vin - 2011
  • Tordmomento - 2011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Charki pop Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, yala fm, 2017, konsultita la 20-an januaro 2017
  2. Interkulture - dabke stilo, alirita 20-an januaro 2017 esperante