Semaĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La papavato estas tipa anemoĥoria planto

Semaĥorio estas la komuna faktermino por la disvastigo de plantsemoj per perbestaperventa disigo.

Semaĥorio estas tipa por multaj planttaksonoj kun kapsulfruktoj, guŝoj kaj foniklofruktoj. Ĝi estas tipa ankaŭ por la semoj de kelkaj Asteracoj. La semoj de tiuj planttaksonoj estas plej ofte tre malgrandaj kaj malpezaj. La plantoj formas siajn fruktojn ĉe longaj kaj elsataj frukttigoj, kaj la tuta planto havas elastajn tigojn. Pere de la vento aŭ pere de la alkroĉiĝo de la frukto al la felo de besto la tigoj fleksiĝas elaste. Post malfiksiĝo de la bestofelo aŭ malrapideco de la vento, la frukto rekatapultiĝas kaj la semoj disĵetiĝas. Tipaj ventdisigantoj estas ekzemple papavo kaj kampanulo. Tipaj bestdisigantoj estas daturo kaj hiskiamo.