Semousies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semousies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59563 [+]
Poŝtkodo 59440
Demografio
Loĝantaro 232  (2021) [+]
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 10′ N, 3° 58′ O (mapo)50.1638888888893.9611111111111 [+]
Alto 175 m - 210 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,08 km² ( 308 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Semousies (Nord)
Semousies (Nord)
DEC
Situo de Semousies en departemento Nord
Semousies (Francio)
Semousies (Francio)
DEC
Situo de Semousies en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semousies [+]
vdr

Semousies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Fine de 2021 en la komunumo vivis 232 loĝantoj sur areo de 3,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Semousies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Semousies etendiĝas sur 3,08 km².

La vilaĝo estas ideala loko kaj etapo por ekskursadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, dum Mezepoko mortigis la nigra pesto ĉiujn loĝantojn de Semousies, tiel ke nur restis nigra rozarbeto sur la altaro de la preĝejo.

La imperiestro Napoleono iam pasis tra la vilaĝo: la loĝantoj de Semousies daŭre donas lian nomon al loka vojeto.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Semousies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]