Sic transit gloria mundi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Valdés Leal, "Finis gloriae mundi" (1672). Sevilo, Hospital de la Caridad

Sic transit gloria mundi estas esprimo de la latina kiu signifas "tiel pasas mondfamo".

Historiaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Antikva Romo[redakti | redakti fonton]

En Romio - dum triumfaj paradoj, sklavo staris apud la venkinta komandanto sur la ĉaro, kiu tenas oran kronon super sia kapo kaj flustris al li "Memento Mori" ("Memoru la morton", signifante "Memoru, ke vi estas mortonta") aŭ "Tiel mondfamo pasas".

Kronado de la Papo[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco, dum ceremonio por inaŭguro de nova papo, monako tenis brulantan tolon ĉe la piedoj de la papo kaj deklaris al li: "Sancte Pater, sic transit gloria mundi" ("Sankta Patro, ĉi tio estas kiel pasas mondfamo"). Ĉi tiu procezo ripetiĝis tri fojojn dum la ceremonio.

La unuaj mencioj pri ĉi tiu kulto en Vatikano datiĝas de la 13-a jarcento en la verkoj de la dominikana Ethin el Burbono. Pri tio ankaŭ parolas la pastro kaj historiisto Adam Du Osc ĉe la kronado de papo Inocento la 7-a en 1404. La kulto ĉesis en la tempo de Johano Paŭlo la 1-a, kiu rezignis pri la rajto al tondado kaj kronado.

Ĉi tiu kultado inspiris tion, ke bizancanoj alportis al la imperiestro ostojn kaj cindrojn de homo kaj memorigis la grandan kristanan aŭtoritaton, do la papon, ke li estas nur homo, kaj konsiderante ĉi tiun fakton, li devas esti gardanta de ĉiuj aroganteco kaj fiereco.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la anoncoj de la kronado de Johano la Dudek-tria