Saltu al enhavo

Sophie Mannerheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie Mannerheim
Persona informo
Naskonomo Eva Charlotta Lovisa Sofia Mannerheim
Naskiĝo 21-an de decembro 1863 (1863-12-21)
en Askainen
Morto 9-an de januaro 1928 (1928-01-09) (64-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Carl Robert Mannerheim Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Helene Mannerheim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Carl Gustaf Emil Mannerheim, Eva Mannerheim-Sparre (en) Traduki, Johan Mannerheim (en) Traduki kaj Carl Mannerheim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Hjalmar Linder (en) Traduki (1896–1899) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo flegisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Sophie Mannerheim (ŝi estas sidanta meze) kun siaj gefratoj. Dekstre estas staranta la estonta marŝalo Carl Gustaf Emil.

Baronino Sophie MANNERHEIM (naskiĝis la 21-an de decembro 1863, mortis la 9-an de januaro 1928) estis finna nobelo el la familio Mannerheim. Ŝi estis fratino de marŝalo Mannerheim kaj pioniro de moderna publika sansistemo en Finnlando, infana sanitara zorgo kaj internacia sanitara kunlaborado.

Ŝi komencis sian karieron kiel laboristo en banko (1890). En la jaro 1896 ŝi edziniĝis. Post divorco en la jaro 1902 ŝi finlernis kiel flegisto en Nightingale School at St. Thomas Hospital en Londono. Reveninte Finnlandon ŝi fariĝis ĉeffratino en malsanulejo en Helsinko kaj pli poste prezidanto de Finna asocio de flegistinoj kaj tiun oficon ŝi tenis dum 24 jaroj. Pli poste ŝi estis ankaŭ prezidanto de Internacia konsilantaro de flegistinoj. Komune kun doktoro Arvo Ylppö ŝi fondis infanan malsanulejon en Helsinko (Lastennlina) kaj komune kun sia frato marŝalo Mannerheim ŝi fondis kaj gvidis Asocion de Mannerheim por zorgo pri infanoj (Mannerheimin Lastensuojeluliitto).