Susanna Kubelka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susanna Kubelka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1942 (1942-09-20)
en Linz, Supra Aŭstrio,  Aŭstrio
Morto 30-an de aprilo 2024 (2024-04-30) (81-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Lingvoj germanafranca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Peter Kubelka vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo literaturoĵurnalismo vd
Aktiva en Francio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Susanna KUBELKA (naskiĝinta en septembro 1942 en Linz, mortinta la 5-an aŭ 6-an de majo 2024 en Vieno[1]) estis aŭstra verkistino. De 1981 ŝi vivis ĉefe en Parizo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno laboris ŝi kiel bazlerneja instruistino, antaŭ ol studi anglistikon. Doktoriĝo venis en 1977 post defendo de tezo pri la prezentado de virinoj en la anglaj romanoj de la 18-a jarcento.[2]. Longaj restadoj en Franclando kaj Aŭstralio antaŭis ŝian deĵoradon kiel redaktorino ĉe la viena taggazeto Die Presse. Mallonge estis ŝi geedziĝanta (kun anglo) vivante kvar jarojn en Londono.

Kubelka estis ĝisosta vegetarano (almenaŭ de 1984). Mondskale furoris ŝia unua libro, faklibro pri la pliaĝiĝo de oni, Endlich über vierzig (1980). Ankaŭ kuraĝigaj, inteligentaj kaj vivojesantaj romanoj (kiuj ofte intrigludis en la pariza elmigrantaro) menciindas: inter ili tre konatas Ophelia lernt schwimmen kaj Das gesprengte Mieder. Modelojn por optimisma sinteno si trovis ankaŭ en si familio: ŝia avino nuptis en la aĝo de 76 jarojn viron aĝantan malpli ol 30 jaroj; ŝia patrino ekigis verkadon en la aĝo de 80 jaroj publikigonte infanan literaturon kun 85 jaroj.[3]

Verkojn ŝiajn oni tradukis en 29 lingvojn. Ŝia deka romanmanuskripto jam ne finiĝeblis. En Germanlingvio zorgas pri provizado per ŝiaj libroj la eldonejo Lübbe el Mühlheim (Kolonjo).

Ŝi estis la fratino de la eksperimenta filmfaristo Peter Kubelka.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Endlich über vierzig. Der reifen Frau gehört die Welt (1980)
  • Ich fange noch mal an. Glück und Erfolg in der zweiten Karriere (1981)
  • Burg vorhanden, Prinz gesucht. Ein heiterer Roman (1983)
  • Ophelia lernt schwimmen. Der Roman einer jungen Frau über vierzig (1987)
  • Mein Wien (1990)
  • Madame kommt heute später (1993)
  • Das gesprengte Mieder (2000)
  • Der zweite Frühling der Mimi Tulipan (2005)
  • Adieu Wien, Bonjour Paris (2012)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Schriftstellerin Susanna Kubelka gestorben" - ĉe: orf.at, 13.5.2024
  2. Susanna Kubelka: The Eighteenth Century Novel Heroine – a changing ideal. A study of novel heroines from Aphra Behn to Jane Austen, Vieno 1977
  3. "Österreichische Schriftstellerin Susanna Kubelka ist tot." - ĉe: Kleine Zeitung, 14.5.2024