Transversa kokcinelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Transversa kokcinelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj 'Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Kokcineledoj Coccinellidae
Genro: Kokcinelo Coccinella
Specio: Transversa kokcinelo
Coccinella transversalis
Fabricius, 1781
Sinonimoj
  • Coccinella repanda Thunberg, 1781
  • Coccinella contempta Boisduval, 1835
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Transversa kokcinelo (Coccinella transversalis), aŭ transversa Maria skarabo[1] estas specio de kokcinelo trovita de Hindio tra suda kaj sudorienta Azio ĝis Malajzio kaj Aŭstralio.[2][3] Oni ne konfuzu ĝin kun Coccinella transversoguttata, disvastigita specio en Eŭropo kaj Nordameriko ankaŭ konata kiel la transversa kokcinelo. La alternativa popola nomo de malgranda transversa kokcinelo povas esti uzita por C. transversalis en okazoj kiam tiuj du specioj estas diskutitaj kune.

La transversa kokcinelo unue estis priskribita de dana zoologo Johan Christian Fabricius en 1781 kiel Coccinella transversalis kaj ankoraŭ portas sian originan nomon. La priskribo de Fabricius antaŭis la nomadon de Carl Peter Thunberg de ĉi tiu specio kiel C. repanda de pluraj monatoj.[4]

Estante 3,8 ĝis 6,7 milimetroj longa kaj 3,3 ĝis 5,45 milimetroj larĝe, la transversa kokcinelo montras nur malmulton da vario en sia eksteraĵo.[4] Ĝi havas nigran kapon kun ĉefe helruĝaj aŭ oranĝaj elitroj surperregaj markitaj per nigra larĝstrio laŭ la mezlinio kaj du flankaj lobigitaj markoj.[5]

Predatoj[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj specioj de kokcineloj, la transversa kokcinelo ludas gravan rolon en agrikulturo ĉar ĝi predas larĝan gamon de plantmanĝantaj insektoj, kiuj damaĝas kultivaĵojn, precipe frue en la kreskosezono.[6] Inter tiuj ĉasitaj insektoj troviĝas multaj specioj de afidoj, inkluzive de la pizafido (Acyrthosiphon pisum), Aphis affinis, vigna afido (Aphis craccivora), kotona afido (Aphis gossypii), asklepiada afido (Aphis nerii), spirea afido (Aphis spiraecola), folia krispa pruna afido (Brachycaudus helichrysi), brasika afido (Brevicoryne brassicae), Cervaphis quercus, Cervaphis rappardi indica, rapa afido (Lipaphis pseudobrassicae), Macrosiphoniella yomogifoliae, terpoma afido (Macrosiphum euphorbiae), Melanaphis donacis, sukerkana afido Melanaphis sacchari, Myzus nicotianae, verda persika afido (Myzus persicae), Pentalonia nigronervosa, maiza afido (Rhopalosiphum maidis), Sitobion rosaeiformis, Taoia indica, nigra citrusa afido Toxoptera aurantii, Therioaphis ononidis, Therioaphis trifolii, Uroleucon compositae kaj Uroleucon compositae kaj Idioscopus clypealis, krotona citrusa ortezio Orthezia insignis, la azia citruspsilido (Diaphorina citri), la maiza kapsulborulo (Helicoverpa armigera), kaj orienta foliraûpa moteo (Spodoptera litura).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonya Broughton (2007-04-27). Image Number: 5186079. Department of Agriculture & Food Western Australia. Alirita 14a de Februaro 2009.
  2. Coccinella transversalis Fabricius. Commonwealth Scientific and Industrial Research Organisation, CSIRO (7a de Julio 2005). Alirita 14a de Februaro 2009.
  3. Transverse Ladybird (Coccinella transversalis). www.ozanimals.com. Alirita 14a de Februaro 2009.
  4. 4,0 4,1 Pope, R. D. (1988). “A revision of the Australian Coccinellidae (Coleoptera). Part 1. Subfamily Coccinellinae”, Invertebrate Systematics 2 (5), p. 633–735. doi:10.1071/IT9880633. 
  5. 5,0 5,1 . Coccinella transversalis Fabricius. Aphids of Karnataka (2007). Arkivita el la originalo je 21a de Decembro 2015. Alirita 26a de Januaro 2012.
  6. . Predatory ladybird beetles. Queensland Government: Primary Industries and Fisheries. The State of Queensland (Department of Employment, Economic Development and Innovation) (10a de Februaro 2010). Arkivita el la originalo je 9a de Aprilo 2011. Alirita 27a de Januaro 2012. Arkivigite je 2011-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-09. Alirita 2021-02-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]