Saltu al enhavo

Universitato Dalhousie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Dalhousie
publika esplorada universitato
university in Nova Scotia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto Ora et Labora

sigelo : Doctrina vim promovet insitam
Preĝu kaj laboru
sigelo : Instruado antaŭenigas
denaskan kapablon

Informoj
fondodato 1818
Situo
Geografia situo 44° 38′ 13″ N, 63° 35′ 30″ U (mapo)44.636944444444-63.591666666667Koordinatoj: 44° 38′ 13″ N, 63° 35′ 30″ U (mapo)
lando Kanado
urbo Halifakso
Nombroj
nombro de studentoj 30 867 vd (stato: 1-a de septembro 2021)
Diversaĵoj
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato Dalhousie (Nov-Skotio)
Universitato Dalhousie (Nov-Skotio)
DEC
Universitato Dalhousie (Kanado)
Universitato Dalhousie (Kanado)
DEC
Map
Universitato Dalhousie
vdr

Universitato Dalhousie (angle Dalhousie University) estas publika esploruniversitato, situanta en Halifakso en la provinco Nov-Skotio en Kanado, kiu estis establita en 1818 [1]. La universitato havas kroman kampuson en Saint John en Nov-Brunsviko. Universitato Dalhousie ofertas pli ol 4,000 kursojn, kaj 180 gradprogramojn en 12 fakultatoj.

La institucio estas membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, la U15 Canadian Research Universities Group kaj la Monda Organizo de Universitatoj.

La famaj diplomiĝintoj de la universitato estas la verkistino Lucy Maud Montgomery kaj la ĉefministroj Richard Bedford Bennett, Joe Clark, Brian Mulroney.

Historio[redakti | redakti fonton]

Universitato Dalhousie estis establita kiel kolegio en 1818 kiel ne-religia institucio inspirita per la principoj de Universitato de Edinburgo [2]. En 1841 la kolegio ricevis la statuson de universitato, sed funkciis intermite. En 1863 ĝi remalfermis kun ses profesoroj kaj unu instruisto. La unuaj gradoj estis aljuĝitaj en 1866. En la sekvaj jaroj, la universitato suferis pro monmalfacilaĵoj, sed pluvivis danke al donacoj. En 1885, la unua ina diplomiĝinto de la universitato diplomiĝis.

Internaciaj rangigoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dalhousie University. Arkivita el la originalo je 26 August 2014. Alirita 21 August 2014. Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
  2. History and Tradition. Arkivita el la originalo je 30 June 2020. Alirita 2020-03-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]