Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 januaro 2015 11:22
Artikolo
Dublin Area Rapid Transit (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne temas ke "la lingvaĵo kaj la titolo de la artikolo estas iom neesperanta" sed absolute neakceptebla kaj ĝi postulas multe pli grandan laboron ol verki ĝin el nulo: oni devas montri al fuŝuloj ke tiu ne estas la vojo.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:22, 28 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Dominik skribis bonan artikolon
  • Por Por: Mi konsentas al la kialo ke mencias uzanto Kani. Forigu! --Glavkos diskutejo 08:47, 29 Jan. 2015 (UTC)
  • Por Por: Jes la artikolo povus esti interesa sed se neniu plibonigi ĝin oni devas montri al fuŝuloj ke labori nur per tradukilo ne sufiĉas. --pino (diskuto) 09:03, 29 Jan. 2015 (UTC)
  • Komento Komento: Mi povus traduki pli mallongan artikolon el la franca aŭ la hispana. La angla versio estas tro longa por mi. --Dominik (diskuto) 09:37, 29 Jan. 2015 (UTC)
Estus bone. Antaŭdankon.--pino (diskuto) 18:09, 31 Jan. 2015 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: ✔ Farite Mi anstataŭis la ĝisnunan artikolon per nova versio --Dominik (diskuto) 17:57, 9 Feb. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 februaro 2015 17:34
Artikolo
[[::Kategorio:Fortikaĵoj en Germanujo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam ekzistas pli unueca Kategorio:Fortikaĵoj en Germanio kun intervikioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 17:17, 31 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--pino (diskuto) 15:10, 6 Feb. 2015 (UTC)

Por Por: Moldur (diskuto) 21:10, 5 Feb. 2015 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 februaro 2015 21:02
Artikolo
Kategorio:Aŭstra nobelaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ekzistas jam samsignifa Kategorio:Aŭstriaj nobeloj
Uzanto
Moldur (diskuto) 21:10, 5 Feb. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
duobla paĝo (tujforigebla) --KuboF (diskuto) 23:12, 13 Feb. 2015 (UTC)

Marathi international language[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 13 februaro 2015 13:59
Artikolo
Marathi international language (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mankas fontoj, titolo estas angla kaj la fuŝa teksto sonas kiel varbaĵo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 13:30, 6 Feb. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
tuj forigita --pino (diskuto) 08:29, 7 Feb. 2015 (UTC)

Por Por: Ĉu eĉ indas debati pri tio? Se vi ne jam farus tiun proponon, mi metus {{Forigu tuj}}. Mutichou (diskuto) 13:36, 6 Feb. 2015 (UTC)

Por Por: Mi metus jam jam {{Forigu tuj}}.--kani (diskuto) 19:06, 6 Feb. 2015 (UTC)

Baskin-Robbins[redakti fonton]


Artikolo
Baskin-Robbins (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Plej frazoj estas apenaŭ kompreneblaj kaj absolute malĝustaj gramatike. Certe okazis aŭtomata traduko. Ĉar temas pri komerca temo, sonas kvazaŭ klopodo propagandi.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:11, 28 Feb. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
trans-vikia spamado, ŝajne (malbona) maŝina traduko → forigita tuj --KuboF (diskuto) 17:01, 28 Feb. 2015 (UTC)

Por Por: Tian lingvan malnivelon ni ne akceptu. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 28 Feb. 2015 (UTC)

  • Ankaŭ kelkaj aliaj Vikipedioj tuj forigis la artikolon pro trans-vikia spamado, plurajn aliajn mi ĵus atentigis pri tio. --KuboF (diskuto) 17:36, 28 Feb. 2015 (UTC)

--

Hodiaŭ ŝajne la sama fuŝ-artikolo revenas... Ruzulo (diskuto) 04:04, 4 jun. 2016 (UTC)[Respondi]