Vila Nova de Famalicão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Famalicão
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 832  (2011) [+]
Loĝdenso 664 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 8° 31′ U (mapo)41.416666666667-8.5166666666667 [+]
Areo 201,59 km² (20 159 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vila Nova de Famalicão (Portugalio)
Vila Nova de Famalicão (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Nova de Famalicão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Famalicão [+]
vdr

Vila Nova de Famalicão [ˈvilɐ ˈnɔvɐ ðɨ fɐmɐliˈkɐ̃w] estas portugala urbo kun 36 699 loĝantoj (2021) situanta en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono kaj al la Distrikto Braga.

Ĝi estas sidejo de municipo kun 201,59 km² kaj 133 534 enloĝantoj (2021), subdividita en 34 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Braga, oriente kun Guimarães, sude kun Santo Tirso kaj Trofa, okcidente kun Vila do Conde kaj Póvoa de Varzim kaj nordokcidente kun Barcelos.

La plej alta punkto de la municipo estas en Penedo das Letras, je 468 m de altitudo.

Famalicão estas turisma altirejo, kiu disponas de strategia loko kun rapidaj ligiloj al Braga, Porto, Guimarães, Viana do Castelo, Barcelos, Santo Tirso kaj Vigo. Tie loĝis la verkisto Camilo Castelo Branco, kies dom-muzeo estas parto de reto de 13 muzeoj, en kiu estas la Portugala Centro de Superrealismo, la Nacia Fervoja Muzeo – Lousada Muzecentro, kaj la Tekstilindustria Muzeo – Ave Basin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pedra Formosa (bela ŝtono) de la Kastrumo de Eiras.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al la Ferepoko, kaj aparte la arkeologiaj restaĵoj de diversaj kastrumoj tra la tuta municipo. La Kastrumo de Monte das Ermidas, eble fondita en la 4-a jarcento a.n.e., la Kastrumo de São Miguel-o-Anjo kaj la Kastrumo de Eiras, estas kelkaj el la plej gravaj arkeologiaj restaĵoj de fruaj setlejoj en la municipo. La nomita Pedra Formosa (bela ŝtono) de la Kastrumo de Eiras kiu apartenis al banejo estis trovita en 1880, kaj laŭ la arkeologoj datiĝas de la unua jarmilo a.n.e.

Kiel municipo, la originoj de Vila Nova datiĝas pli precize de la regado de D. Sanĉo la 1-a, dua reĝado de Portugalio, kiu havis en la zono reguengo (reĝlandero), kaj tiukadre aprobis foruon en la jaro 1205, por krei loĝadon en tiu zono. La foruo celis 40 tiamajn loĝantojn, kiuj povis vendi la lokon eĉ kun la privilegiiga foruo. Ekzemple ili rajtis okazigi foiron ĉiun duan semajnon (nuntempe ĉiun semajnon). Tiu reĝo restis por ĉiam konata kiel "o povoador" (la loĝiganto), nome reĝo kiu patronis la kreadon de setlejoj tra la tuta lando, eĉ en malproksimaj areoj.

Vila de Famalicão, kiel ĉefurbo de Julgado de Vermoim, progresis laŭ la tempopaŝo, kaj en 1706 havis 100 loĝantoj devenaj el la tero. En 1734 kaj 1735 ĝis insistis al Barcelos, petante privilegiojn. En 1825, ĝi petis decideme al Barcelos la kreadon de propra municipo, kion ĝi ne sukcesis akiri. Finfine, dek jarojn poste per la kreado de la nova Divisão Judicial do Reino de Portugal, en la 21a de marto 1835, formiĝis la Concelho (aktuala Municipo) de Vila Nova de Famalicão per ĉarta foruo de la reĝino D. Maria la 2-a.

Vila Nova de Famalicão estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo) en 1985. La loĝantaro kreskis konstante laŭlonge de la 20-a jarcento el 34 000 loĝantoj jarcentkomence ĝis nunaj 133 534.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Monaĥejo de Santa Eulália en Arnoso.

La municipo Vila Nova de Famalicão havas la jenajn fregeziojn:

  • Antas e Abade de Vermoim
  • Arnoso (Santa Maria e Santa Eulália) e Sezures
  • Avidos e Lagoa
  • Bairro
  • Brufe
  • Carreira e Bente
  • Castelões
  • Cruz
  • Delães
  • Esmeriz e Cabeçudos
  • Fradelos
  • Gavião
  • Gondifelos, Cavalões e Outiz
  • Joane
  • Landim
  • Lemenhe, Mouquim e Jesufrei
  • Louro
  • Lousado
  • Mogege
  • Nine
  • Oliveira (Santa Maria)
  • Oliveira (São Mateus)
  • Pousada de Saramagos
  • Pedome
  • Requião
  • Riba de Ave
  • Ribeirão
  • Ruivães e Novais
  • Seide
  • Vale (São Cosme), Telhado e Portela
  • Vale (São Martinho)
  • Vermoim
  • Vila Nova de Famalicão e Calendário
  • Vilarinho das Cambas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Reto de Muzeoj de Vila Nova de Famalicão estas komponita de:

Domo de Camilo Castelo Branco (São Miguel de Ceide).
Fondaĵo Cupertino de Miranda.
Preĝejo de Santiago de Antas.
  • Domo de Camilo Castelo Branco (São Miguel de Ceide), konstruigita de la unua edzo de Ana Plácido, nome Pinheiro Alves, ĉirkaŭ 1830, reveninte riĉa el Brazilo. Camilo loĝis kun Ana Plácido en tiu domo ĉirkaŭ 26 jaroj, nome de la vintro de 1863 ĝis sia memmortigo en 1890. La domo suferis incendion en 1915, estis rekonstruita kaj transformita en muzeo kamila, en 1922. Fine de la 1940-aj jaroj la domon oni profunde restaŭris per aspekto simila al tiu kiu havis kiam tie loĝis la verkisto. La 1an de junio 2005, je la 115a datreveno de la morto de la verkisto, onii inaŭguris apud la domo edificon de la arkitekto Álvaro Siza Vieira, kun spektaklejo, legejoj kaj ekspoziciejo, kafejo, laboratelieroj ktp.
  • Muzeo Bernardino Machado (Vila Nova de Famalicão)
  • Fondaĵo Cupertino de Miranda
  • Nacia Fervoja Muzeo - Lousado
  • Muzeo de Tekstila Industrio
  • Fondaĵo Castro Alves
  • Muzeo de Aŭtomobilo
  • Muzeo de la Kolonia Milito
  • Dom-Muzeo Soledad Malvar
  • Muzeo de Religia Arto de la Kapelo de Lapa
  • Muzeo de la Frataro de Nossa Senhora do Carmo de Lemenhe
  • Muzeo de Religia Arto de la Preĝejo de S. Tiago de Antas

Historia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santiago de Antas
  • Monaĥejo de Landim
  • Kastrumo de Eiras - Pedra Formosa
  • Kastrumo de São Miguel-o-Anjo en Calendário
  • Domego de Santiago kaj Akvedukto, en Castelões
  • Kapelo de Cavalões
  • Domego, Bieno kaj Arbaro de Pindela en Cruz
  • Arkeologiejo de São João de Perrelos en Delães
  • Kastrumo de Monte das Ermidas en Jesufrei
  • Domego de Vila Boa en Joane
  • Ponto de Lagoncinha en Lousado
  • Kastrumo de Eiras en Pousada de Saramagos
  • Preĝejo de Santa Eulália en Arnoso
  • Domo de Vinhal en Vila Nova de Famalicão

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Nova de Famalicão en la portugala Vikipedio.