Saltu al enhavo

Vladimir Dal

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Vladimir Dal
Persona informo
Aliaj nomoj Казак Луганский
Naskiĝo 10-an de novembro 1801 (1801-11-10)
en Luhansko, Slavyanoserbsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 22-an de septembro 1872 (1872-09-22) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater faculté de médecine de l'université de Dorpat (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Vladimir Dal
Familio
Patro Johann Christian Dahl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Karl Dahl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Yekaterina Sokolova (en) Traduki (1840–)
Julie Dahl (en) Traduki (1833–1838) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Lev Vladimirovich Dahl (en) Traduki
 ( Julie Dahl (en) Traduki)
Olga Demidova (en) Traduki
 ( Yekaterina Sokolova (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vortaristo
verkisto de porinfana literaturo
etnologo
militisto
kolektisto de fabeloj
folkloristo
kuracisto
dialektologo
verkisto
lingvisto
filozofo
etnografo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Explanatory Dictionary of the Living Great Russian Language
Proverbs of the Russian People
Q23033949
vdr

Vladimir Ivanoviĉ DAL (ruse Владимир Иванович Даль, ankaŭ literumita Dahl; naskiĝis la 10-an de novembro jul. respektive 22-an de novembro greg. 1801 en Luhansko, nuna Ukrainio; mortis la 22-an de septembro jul. respektive 4-an de oktobro greg. 1872 en Moskvo) estis inter la plej gravaj rusiaj leksikografoj kaj aŭtoro de la plej ampleksa vortaro de la rusa lingvo.

Lia patro estis la dana lingvisto Johan Christian Dahl, kiu interalie studis medicinon en la universitato de Jena en Germanio. Lia patrino Maria Freitag devenis el familio de rusiaj germanoj kaj estis tre talentita muzikistino kaj kantistino. Inter la jaroj 1814 kaj 1826 Vladimir Dal servis en la mararmeo de la Rusia Imperio. Li sukcese finis studon de medicino en la universitato de Tartu en Estonio, tiutempe parto de la Rusia Imperio.

Ekde la jaro 1832 Vladimir Dal publikigis plurajn novelojn. Li estis amiko de Aleksandr Puŝkin. En la jaro 1838 estis membro de la Rusia Akademio de Sciencoj.

Lia ĉefa verko, leksikono en kvar volumoj kun pli ol 30.000 ĉapitroj, publikiĝis inter la jaroj 1863 kaj 1866.

La monda organizaĵo UNESKO deklaris la jaron 2000 Internacia Jaro de Vladimir Dal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Vladimir Dal en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)