Wissembourg [visabUr] (germaneWeißenburg, alzace Wisseburi) estas franca komunumo en Alzaco. Ĝis la fino de 2014 la urbo estis la administra centro de samnoma arondismento, ekde 2015 ekzistas pli granda arondismento Haguenau-Wissembourg.
Wissembourg situas landlime al Germanio. Trafluas ĝin la rivereto Lauter, kiu fontas en Germanio kaj ĉirkaŭ 25 km oriente de la urbo fluas en la Rejnon.