Saltu al enhavo

August Wilhelm Hupel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wilhelm Hupel
Persona informo
August Wilhelm Hupel
Naskiĝo 25-an de februaro 1737 (1737-02-25)
en Buttelstedt, Saksio-Vajmaro, Sankta Romia Imperio, nun en Turingio, Germanio
Morto 18-an de januaro 1819 (1819-01-18) (81-jaraĝa)
en Paide, germane Weißenstein, Livonio, nun en distrikto Järvamaa de Estonio
Religio luteranismo vd
Lingvoj estonagermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Vilhelmo-Ernesto-gimnazio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Johann Christoph Clare (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Lingvoscienco kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Wilhelm HUPEL (n. la 25-an de februaro 1737 en Buttelstedt, Saksio-Vajmaro, Sankta Romia Imperio, nun en Turingio, Germanio, m. la 18-an de januaro 1819 (81-jaraĝa) en Paide, germane Weißenstein, Livonio, nun en distrikto Järvamaa de Estonio) estis germanbalta pastoro en Põltsamaa, germane Oberpahlen, denaske germanlingva publicisto, regionhistoriisto, lingvisto favora al la estona lingvo kaj verkisto en Livonio dum la tempo de klerismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro luterana li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro kaj poste la Universitaton de Jena. Ekde 1757 Hupel vivis en Livonio kaj iĝis en 1764 pastoro en Oberpahlen, nun estone Põltsamaa; ekde 1804 li loĝis en Weißenstein, nun estone Paide.

En 1766/67 li tradukis por la estonlingva gazeto Lühhike öppetus artikolojn, kies eldonisto estis Peter Ernst Wilde. En 1771 li publikigis la medicinan manlibron Arsti ramat nende juhhatamisseks kes tahtvad többed ärra-arvada ning parrandada (manlibro pri medicina diagnostiko). En 1780 li publikigis la gramatikon Ehstnische Sprachlehre für beide Hauptdialekte, den revalschen und den dörptschen, nebst einem vollständigen Wörterbuch ("Estona lingvoinstruado por ambaŭ ĉefaj dialektoj, tiu de Reval/Talino kaj tiu de Dorpat/Tartu, kune kun kompleta vortaro"); la unua presita eldono enhavis ĉ. 17 000 vortojn kun etimologiaj indikoj; en la dua de 1820 estis jam preskaŭ 20 miloj da vortoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Jen la plej gravaj skribaĵoj de Hupel:

  • entute 41 artikoloj por la gazeto Lühhike öppetus ("mallonga malfermo"), 1766–1767
  • Topograpische Nachrichten von Lief- und Ehstland ("topografiaj novaĵoj de Livonio kaj Estonio"). 3 volumoj, 1774–1777 Band 1, Band 2, Band 3
  • entute 21 artikoloj por la gazeto Nordische Miscellaneen ("nordiaj diversaĵoj"), 1781–1791
  • Die gegenwärtige Verfassung der Rigischen und der Revalschen Statthalterschaft. Reval 1789 BSB Google Google
  • entute 18 artikoloj por la gazeto Neue nordische Miscellaneen ("nordiaj diversaĵoj"), 1792–1798
  • Idiotikon der deutschen Sprache in Lief- und Ehstland, 1795 Digitalisat
  • Oekonomische Handbuch für liv- und estländische Gutsherren, 1796

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]