August Wilhelm Hupel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wilhelm Hupel
Persona informo
August Wilhelm Hupel
Naskiĝo 25-an de februaro 1737 (1737-02-25)
en Buttelstedt
Morto 18-an de januaro 1819 (1819-01-18) (81-jaraĝa)
en Paide
Religio luteranismo vd
Lingvoj estonagermana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaVilhelmo-Ernesto-gimnazio vd
Familio
Parencoj Johann Christoph Clare vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistoĵurnalisto vd
Laborkampo lingvosciencoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Wilhelm HUPEL (naskiĝinta la 25-an de februaro 1737 en Paide/distrikto Järvamaa) estis germana-baltia pastoro en Põltsamaa, publicisto, regionhistoriisto, lingvisto kaj verkisto en Livonio dum la tempo de klerismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro luterana li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro kaj poste la Universitaton de Jena. Ekde 1757 Hupel vivis en Livonio kaj iĝis en 1764 pastoro en Põltsamaa; ekde 1804 li loĝis en Paide.

En 1766/67 li tradukis por la estonlingva gazeto Lühhike öppetus artikolojn, kies eldonisto estis Peter Ernst Wilde. En 1771 li publikigis la medicinan manlibron Arsti ramat nende juhhatamisseks kes tahtvad többed ärra-arvada ning parrandada (manlibro pri medicina diagnostiko). En 1780 li publikigis la gramatikon Ehstnische Sprachlehre für beide Hauptdialekte, den revalschen und den dörptschen, nebst einem vollständigen Wörterbuch; la unua presita eldono enhavis ĉ. 17.000 vortojn kun etimologiaj indikoj; en la dua de 1820 estis jam ne tute 20 miloj da vortoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Jen la plej gravaj skribitaĵoj de Hupel:

  • Lühhike öppetus, 41 Stück, 1766–1767
  • Topograpische Nachrichten von Lief- und Ehstland. 3 Bände, 1774–1777 Band 1, Band 2, Band 3
  • Nordische Miscellaneen, 21 Stück, 1781–1791
  • Die gegenwärtige Verfassung der Rigischen und der Revalschen Statthalterschaft. Reval 1789 BSB Google Google
  • Neue nordische Miscellaneen. 18 Stück, 1792–1798
  • Idiotikon der deutschen Sprache in Lief- und Ehstland, 1795 Digitalisat
  • Oekonomische Handbuch für liv- und estländische Gutsherren, 1796

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]